Oro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yurik (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: li
e robot Adding: is, lv
Linio 42: Linio 42:
[[hr:Zlato]]
[[hr:Zlato]]
[[id:Emas]]
[[id:Emas]]
[[is:Gull]]
[[it:Oro]]
[[it:Oro]]
[[ja:金]]
[[ja:金]]
Linio 48: Linio 49:
[[li:Goud]]
[[li:Goud]]
[[lt:Auksas]]
[[lt:Auksas]]
[[lv:Zelts]]
[[ms:Emas]]
[[ms:Emas]]
[[nl:Goud]]
[[nl:Goud]]

Kiel registrite je 19:43, 24 aŭg. 2005

Au - oro

  • Simbolo: Au
  • Atomnumero: 79
  • Atompezo: 196,967 u
  • Kemia Serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: 3 129,00 K (2 855,85 oC)
  • Fandpunkto: 1 337,33 K (1 064,18 oC)
  • Denseco: 19 300 kg/m3
  • Eltrovinto: antikvulo en prahistorio

Oro (la simbolo Au venas de la latina vorto aurum ), estas bela valorega flava metalo, konata ekde la prahistorio. Kiel la metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandas je 1063oC, kaj bolis je 2966oC. Sed ofte la oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn da pura oro kaj 6 partojn da alojo.

Laŭ la prezoj de 2002, la valoro de unu gramo da oro estas ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu euroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro.

Oni trovas oron kiel buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple, tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminoj, kie la oro estas en erco. Estas ankaŭ 64.8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($0,66 da oro en 2002).

La oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venante de sunlumo.

Oro formas bazo de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento, oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio -- la tiel nomata ora normo, kiun ĝi forlasis je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento, arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971, mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 ĝis 1900, oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora.

Oro estas grava por elektroniko ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estus pli bona elektronike ol drato de kupro sed ankaŭ multe pli altekosta! Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj.

Vidu ankaŭ: perioda tabelo