Stalinismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Poster01.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Kameraad Pjotr: Copyright violation: http://www.ruslania.com/entity-5/context-321/detail
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Skatolo komunismo}}

'''Stalinismo''' estas unu el la ĉefaj frakcioj de la [[komunismo]], apud ekzemple [[trockiismo]] (la trockiistoj estis fakte tiuj, kiuj unue uzis la terminon "stalinismo").
'''Stalinismo''' estas unu el la ĉefaj frakcioj de la [[komunismo]], apud ekzemple [[trockiismo]] (la trockiistoj estis fakte tiuj, kiuj unue uzis la terminon "stalinismo").



Kiel registrite je 16:17, 6 mar. 2010

Stalinismo estas unu el la ĉefaj frakcioj de la komunismo, apud ekzemple trockiismo (la trockiistoj estis fakte tiuj, kiuj unue uzis la terminon "stalinismo").

Post la morto de Stalin, multaj stalinistoj ne plu volas nomi sin tiaj; kelkaj eĉ asertas ke stalinismo "estas konsiderata ŝiboleto por rifuti la ideon pri komunismo", por citi la anoniman iniciatinton de ĉi tiu artikolo.

Pli serioze, tamen, la termino estas uzata pri la politika teorio kaj politika sistemo lanĉita de Stalin en Sovetunio, kaj formale tie mallanĉita post lia morto. Hannah Arendt priskribis la stalinismon kiel totalitarisma, kaj kritikantoj de la stalinismo ĝenerale konsentas pri tio.

Stalinismo kaj Esperanto

Stalin estis diktatora ŝtatestro de Sovetunio kaj ĉefa gvidanto de la monda komunismo dum preskaŭ 30 jaroj. Dum la jaroj 1937-1938 laŭ ordono de Stalin okazis en Sovetunio la t.n. 'Granda Purigo', kun centmiloj, eble milionoj da viktimoj, depende de la fontoj. En tiu tragedio ankaŭ pereis preskaŭ la tuta Esperanto-movado.

La 'Granda Purigo' celis havigi al Stalin absolutan potencon super ĉiuj strukturoj de la ŝtato. Tio implicis, ke la Komunista Partio havu tre rigoran monopolon pri informado. Esperantistoj, per siaj multaj eksterlandaj kontaktoj, kapablis trarompi tiun informado-monopolon. Sekve, ili estis danĝeraj kaj tial devis malaperi. Sed alia faktoro estis aldona motivo por silentigi la esperanto-movadon en tiu epoko. Komence de la 1930-aj jaroj estis ellaborita tre forta, centra ŝtatpotenco en Sovetunio, kun la rusa kiel oficiala lingvo por la tuta lando. Sekve, ne plu validis la principo de Lenino ke en socialisma ŝtato ĉiuj ĝiaj lingvoj havu la samajn rajtojn. En tiu atmosfero de rusa ŝovinismo la ideologia bazo de la sovetia esperanto-movado fariĝis malkomforta kaj ĉiu agado por Esperanto suspekta. Sed ankaŭ la tradicia internaciismo de la sovetiaj esperantistoj subite fariĝis same suspektinda depost kiam, en tiu periodo, en Sovetunio estis definitive decidite ne eksporti la revolucion al aliaj landoj sed unue konstrui socialisman socion en Sovetunio mem.

La fermigo de la Sovetrespublikara Esperantista Unio je la alto de la Stalina fremdofobio, kiel "kontraurevolucia organizaĵo" donis al la lingvo internacia aĉan reputacion tra la 'oficiala' komunista movado, kiu lasis sian postsignon de kontraŭ-Esperanta antaujuĝo ghis eĉ hodiau. Kiam Kruschov deklaris ke la malpermeso de SEU estis kontrauleĝa, por multaj enkarcerigitaj, ekzekutitaj au malaperigitaj Esperantistoj, tio venis tro malfrue.

Vidu ankaŭ jenon:

Ŝablono:Ĝermo-politiko