Monero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: az, io forigo de: el modifo de: uk
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gv:Cooiney
Linio 59: Linio 59:
[[gan:零毫子]]
[[gan:零毫子]]
[[gl:Moeda (peza metálica)]]
[[gl:Moeda (peza metálica)]]
[[gv:Cooiney]]
[[he:מטבע]]
[[he:מטבע]]
[[hu:Érme]]
[[hu:Érme]]

Kiel registrite je 20:35, 10 mar. 2010

1,00 € Portugala, eŭra monero

Monero estas peco de dura materialo (kutime metalo), uzata kiel mono. Ĝi kutime estas diskforma kaj havas du partojn: la antaŭflankon kaj la dorsflankon .

Kutime, moneroj havas malaltan valoron kaj monbiletoj havas pli altan valoron. Iam la materiala valoro de moneroj pli-malpli respondis al ilia nominala valoro, sed inflacio fiaskigas tiun principon; necesas uzi materialon malpli valoran. Por tamen malhelpi monfalsadon oni ĉe iom valoraj moneroj ofte uzas kombinojn el du malsamkoloraj metaloj.

Historio

La unuaj moneroj estis stampitaj de reĝo Krezo de Lidio, kie or-produktejoj estis trovitaj en rivero Paktolos.

La moner-pregado komenciĝis en ĉ. 650 a.K., Herodoto citas la grekan poeton Xenophanes (el la 6-a jarcento), laŭ kiu la unuajn arĝentajn kaj orajn monerojn faris la lidoj, dum la unuaj lidaj moneroj estis pretigitaj el elektrumo, alojo de arĝento kaj oro. La grekoj nomumis tion „blanka oro”. Tiu monero similis al faseolo, estis malgranda kaj dika. Sur la averso estas videbla leona kaj taŭra kapo. Pli poste oni uzis nur arĝenton aŭ oron.

Statero el Korinto, 4-a jarcento a.K.

La plej malnovaj grekaj moneroj estis pregitaj el arĝento de insulo Aigina. La averso surfiguris testudon, la reverso entenis kvadraton (7-a jc. a.K). Multfoje aperis sur la averso kapo de persono, protekta dio de la urbo. Fine de la 5-a jarcento aperis la bronzaj moneroj, kiuj anstataŭigis la etajn arĝentajn obolosojn kaj aliajn monerojn.

Aleksandro la Granda unuecigis la tipon kaj pezon de la moneroj. En la romia imperio funkciis ekde post 64 p.K. nur unu monpregejo en Romo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri monero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     El lia mano ĉiu monero elglitas. 
  • Citaĵo
     Montru moneron, ĉio fariĝos. 
  • Citaĵo
     Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. 

Referencoj

  1. [1]