Londona Biblio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
En 1958 aperis propono por nove traduki kelkajn partojn de la Malnova Testamento: [[Douglas Bartlett Gregor]]. La Esperanta traduko de la malnova testamento - dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj ([[Scheveningen]]: [[Heroldo de Esperanto]] 1958, XII, 57 p., kiu estis vigle diskutata, vd. ekzemple
En 1958 aperis propono por nove traduki kelkajn partojn de la Malnova Testamento: [[Douglas Bartlett Gregor]]. La Esperanta traduko de la malnova testamento - dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj ([[Scheveningen]]: [[Heroldo de Esperanto]] 1958, XII, 57 p., kiu estis vigle diskutata, vd. ekzemple


* Kohen-Cedek, J. ('''1959'''). La Malnova Testamento en tradukoj Esperanta kaj alilingvaj. Recenzo pri D.B. Gregor: "La Esperanta taduko de la Malnova Testamento...". En: [[Scienca Revuo]] 11-a jaro, 1959, n-ro 3 (43), 104-115
* Kohen-Cedek, J. ('''1959'''). La Malnova Testamento en tradukoj Esperanta kaj alilingvaj. Recenzo pri D.B. Gregor: "La Esperanta traduko de la Malnova Testamento...". En: [[Scienca Revuo]] 11-a jaro, 1959, n-ro 3 (43), 104-115


* [[André Cherpillod|Cherpillod, André]] ('''1959'''). La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento de D.B. Gregor. En: [[Franca Esperantisto]] 27-a jaro, 1959, n-ro 185, p. 93
* [[André Cherpillod|Cherpillod, André]] ('''1959'''). La Esperanta Traduko de la Malnova Testamento de D.B. Gregor. En: [[Franca Esperantisto]] 27-a jaro, 1959, n-ro 185, p. 93

Kiel registrite je 14:27, 13 mar. 2010

La Londona Biblio estas la Esperanta eldono de la Biblio eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. La Malnovan Testamenton tradukis L.L. Zamenhof el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Ludovikito poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.

Ekesto

Pli da informoj pri la ekesto kaj tradukintoj de la Londona Biblio troviĝas en la artikolo pri la Biblio.

Lingvaj kaj tradukaj aspektoj

Ne nur el religia, literatura kaj kultura vidpunkto la Londona Biblio pro ĝia granda disvastiĝo estis kaj estas grava, sed ankaŭ el lingva perspektivo. Jam Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930/1934) abunde citas el ĝi kaj uzas ĝin kiel modela referenc-verko pri "ĝusta kaj imitinda" Esperanto. En Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970, 2002, 2005) ĝia modela karaktero eĉ fariĝis pli granda kaj eble la plej ofte citata unuopa referenc-verko (indikita per "X").

La terminaraj diskutoj pri ĝustaj tradukoj en la Londona Biblio bone reflektas la diversajn tendencojn en Esperanto, ĉu plivastigi "neologismojn" el eŭropaj lingvoj, ĉu limigi sin al la Fundamentaj kaj oficialaj vortoj kaj laŭeble esprimi novajn konceptojn per kunmetaĵoj, vd.

En 1958 aperis propono por nove traduki kelkajn partojn de la Malnova Testamento: Douglas Bartlett Gregor. La Esperanta traduko de la malnova testamento - dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj (Scheveningen: Heroldo de Esperanto 1958, XII, 57 p., kiu estis vigle diskutata, vd. ekzemple

  • Kohen-Cedek, J. (1959). La Malnova Testamento en tradukoj Esperanta kaj alilingvaj. Recenzo pri D.B. Gregor: "La Esperanta traduko de la Malnova Testamento...". En: Scienca Revuo 11-a jaro, 1959, n-ro 3 (43), 104-115

Pliaj diskutoj okazis en la iama faka periodaĵo Biblia Revuo, vd. ekzemple

  • Rust, G. (1970). Leteroj pri la Esperanto-Biblio. En: Biblia Revuo 1970/1, p. 7-41

Komparu ankaŭ la klarigojn en Biblia Vortaro 1975/1984.