Nord-Afriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tt:Төньяк Африка
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Amihanan nga Apriká
Linio 121: Linio 121:
[[vi:Bắc Phi]]
[[vi:Bắc Phi]]
[[wa:Afrike bijhrece]]
[[wa:Afrike bijhrece]]
[[war:Amihanan nga Apriká]]
[[wo:Bëj-gànnaaru Afrig]]
[[wo:Bëj-gànnaaru Afrig]]
[[yo:Àríwá Áfríkà]]
[[yo:Àríwá Áfríkà]]

Kiel registrite je 01:46, 17 mar. 2010

landoj de Nord-Afriko

Oni nomas Nord-Afriko areon de la kontinento Afriko, kiu situas norde de la dezerto Saharo. Ĝi entenas la Magreb-ŝtatojn kaj Egipton kaj laŭ kelkaj difinoj ankaŭ Sudanon.

La kontaktoj inter Nord-Afriko kaj Nigra Afriko estas baritaj pro la granda dezerto, la komerco okazas ĉefe preter la Orienta kaj Okcidenta bordo de la kontinento kaj tra la Nilo. Tiu estis ankaŭ konkera linio de islamo.

La plimulto de la Nord-Afrikanoj estas aŭ islamkredantaj arabojberberoj (aŭ menciinde koptoj, kristanoj).

Kelkaj Nord-Afrikaj landoj kiel Egipto ofte estas alkalkulataj kiel landoj de Mez-oriento.


Ŝtatoj de Nord-Afriko

Oni kelkfoje taksas Etiopion, Eritreon kaj Maŭritanion al tiu regiono. Sed kutime oni taksas Eritreon kaj Etiopion Orient-Afrika kaj Maŭritanion kiel Okcident-Afrika ŝtato.

Historio

Origine loĝis en granda parto de Nord-Afriko nigruloj, kiel la rokaj pentraĵoj de Saharo tion montras; sed ili migris suden, orienten, okcidenten pro elsekiĝo de la Saharo.

La vera historio de Nord-Afriko komenciĝas per historio de la malnova Egipto, kaj kunligita kun historio de Kartago kaj la konkeroj de la Romia imperio. Menciindas ankaŭ la vandaloj kaj kelkaj aliaj popoloj kiuj dum popolmigrado tra Gibraltaro alvenis en Nord-Afriko kaj tie setliĝis.

Post 632, morto de profeto Mahometo, venis Nord-Afriko sub islaman influon.

En la malfrua mezepoko, la regiono subjugiĝis - krom Maroko - al la Osmana Imperio. Post la 19-a jarcento la teritorio iĝis koloniigita far Francio, Britio, Hispanio kaj Italio .

vidu: Afriko, Magrebo