Apokalipso de Johano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: yo:Ìwé Ìfihàn
Linio 58: Linio 58:
** http://home.att.net/~novtest/66.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
** http://home.att.net/~novtest/66.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
** http://www.geocities.com/kalblando/biblio/apokalip.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
** http://www.geocities.com/kalblando/biblio/apokalip.htm (x-forme, kun versiklonombroj)

Nova traduko de [[Gerrit Berveling]] el la originalo estas trovebla en ''Flanke je Jesuo'' (3a volumo de la Nova Testamento), eld. [[VoKo]], Zwolle 2010.


== Retaj ligiloj ==
== Retaj ligiloj ==

Kiel registrite je 07:10, 17 mar. 2010

La Apokalipso estas la 27-a, la lasta libro de la Nova Testamento en la Biblio.

Ĝeneralaj rimarkoj

La libro mem nomiĝas Apokalipso. Laŭ la greka, tio signifas "Revelacio", kaj deklaras revelacii estontajn aferojn.

La Apokalipso ĉiam estis konsiderata profeta libro. La aferoj ne estas klare deklarataj, sed per sonĝoj, vidoj kaj simboloj, kiel en la profetaj libroj de la Malnova Testamento. Kelkaj el tiuj simboloj estas klarigitaj en la Apokalipso mem, aliajn oni povas klarigi per aliaj bibliaj libroj, sed multaj restas tute neklaraj. La Apokalipso estas unu el la plej malfacile interpreteblaj libroj de la Biblio. Multaj saĝuloj, kaj iuj ne tiel saĝaj uloj, studis ĝin ekde la antikvo. Inter ili ofte estas malsamaj opinioj.

Oni povas legi, ke la Apokalipso ne estas profetaĵo en la senco de antaŭdiro, sed estas interpretado de jam okazintaj aferoj, ekzemple kondamno de la Romia imperio kun Nerono kiel la Antikristo.

La ĉefa temo de la Apokalipso estas la Advento, la dua veno de Kristo por la Fina Juĝo je la fino de la tempoj.

Enhavo kaj strukturo

La libro volas esti konsolo por ĉiuj kristanoj, kiuj suferas pro persekutoj. Ĝi emfazas, ke Dio tenas en sia mano la fadenojn de la tuta mond-historio. Li fine kreos novan ĉielon kaj novan teron.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Prologo (Apo 1,1-3)
  • Leterforma enkonduko (Apo 1,4-8)
  • Mesaĝoj al la sep eklezioj (Apo 1,9 - 3,22)
  • La enkonduka ĉiela vizio (Apo 4 - 5)
  • La sep sigeloj kaj la sep trumpetoj (Apo 6 - 11)
  • Batalo de la drako kontraŭ la Dia popolo (Apo 12,1 - 14,5)
  • La juĝo (Apo 14,6 - 20,15)
  • La nova mondo de Dio (Apo 21,1 - 22,5)
  • Admono kaj atesto (Apo 22,6-21)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  2. Jen el alia fonto pli detale la unuopaj partoj:

    La libro havas du antaŭparolojn (1, 1-3 kaj 4-8), eble la unua estas postverkita aldono. Ĝi havas ankaŭ postparolon (22, 6-21) kaj tri partojn.

    Unua parto (1,9 - 3,22) (Sep leteroj): Aperas Jesuo, kiu ordonas ke Sankta Johano skribu al sep eklezioj de Asia (Efeso, Smirno, Pergamono, Tiatira, Sardeso, Filadelfio, Laodikea).

    Dua parto (4,1 - 20,10): Kvin serioj de simbolaj vidoj:

    a) Sep sigeloj (4,5 - 8,5): konkero, milito, malsato, martirio, katastrofoj kaj ora incensilo;

    b) Sep trumpetoj (8,6 - 11,19): hajlo kaj fajro, sanga maro, astroj, absinto, eklipso, ĉevalaro, ĉiela himno. En tiu parto aperas Abadon kiel la reĝo de l' detruantoj;

    c) Sep signaloj (12,1 - 15,4): la drako kaj la virino, la besto de l' tero kaj la besto de l' maro, signalo de malbonuloj, signalo de bonuloj, prediro de l' fino kaj juĝo;

    d) Sep kalikoj (15, 5 - 16,21): verŝitaj sur la tero, sur la maro, sur la riveroj, sur la trono de l' besto, sur Eŭfrato, en la aero.

    e) Milito inter Kristo kaj Satano (17,1 - 20,10): detruo de Babilono, venko de Kristo kontraŭ la besto, kontraŭ la malvera profeto, batalo de jarcentoj kaj fina venko kontraŭ la demono.

    Tria parto (20,10 - 22,5): fina juĝo, nova ĉielo kaj nova tero, ĉiela Jerusalemo, gloro de l' sanktuloj en paradizo.

    Teksto en Esperanto

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

    Retaj ligiloj

    Ŝablono:Ĝermo-religio

    Ŝablono:LigoElstara