Dika intesto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto anatomio
|nomo = Dika intesto
|latine = intestinum crassum
|GraySubject = 249
|GrayPage = 1177
|dosiero = Digestive system diagram eo.svg
|priskribo = Skemo de digesta sistemo ĉe homo<br/>(la dika intesto bildigita per verda koloro)
|larĝo = 250
|dosiero2 =
|priskribo2 =
|mapo =
|mapPoz =
|mapoPriskribo =
|prekurzoro =
|sistemo =
|sanga vaskulo = [[arteria mesenterica superior|a.&nbsp;mesenterica superior]], [[arteria mesenterica inferior|a.&nbsp;mesenterica inferior]]
|vejno =
|nervo =
|limfo = [[nodi lymphoidei mesenterici inferiores|n.&nbsp;lymphoidei mesenterici inferiores]]
|MeshName =
|MeshNumber =
}}
[[Dosiero:digsistemo.gif|eta|dekstra|300px|La homa digesta sistemo]]
[[Dosiero:digsistemo.gif|eta|dekstra|300px|La homa digesta sistemo]]
La '''dika intesto''' ([[latine]]: ''Intestinum crassum'') estas parto de la [[intesto]], kaj konsistigas la lastan parton de la [[digesta sistemo]] ĉe homoj kaj multaj bestoj. Ĉi tiu artikolo precipe estas pri la homa intesto, kvankam la informo pri ĝiaj procesoj rekte aplikiĝas al la plejmulto de mamuloj.
La '''dika intesto''' ([[latine]]: ''Intestinum crassum'') estas parto de la [[intesto]], kaj konsistigas la lastan parton de la [[digesta sistemo]] ĉe homoj kaj multaj bestoj. Ĉi tiu artikolo precipe estas pri la homa intesto, kvankam la informo pri ĝiaj procesoj rekte aplikiĝas al la plejmulto de mamuloj.
Linio 13: Linio 35:
{|width="400px" align="center" valign="top"
{|width="400px" align="center" valign="top"
|align="center"|[[dosiero:Dickdarm-Schema.jpg|170px]]
|align="center"|[[dosiero:Dickdarm-Schema.jpg|170px]]
|align="center" rowspan="2"|[[dosiero:Digestive system diagram eo.svg|340px]]
|-
|-
|valign="top"|
|valign="top"|

Kiel registrite je 07:57, 22 mar. 2010

Dika intesto

3Dmodelo

Skemo de digesta sistemo ĉe homo (la dika intesto bildigita per verda koloro)
Skemo de digesta sistemo ĉe homo
(la dika intesto bildigita per verda koloro)
Skemo de digesta sistemo ĉe homo
(la dika intesto bildigita per verda koloro)
organa tipo • klaso de anatomia ento
latine intestinum crassum
de Gray subject #249 1177
vaskulo/j a. mesenterica superior, a. mesenterica inferior
limfo/j n. lymphoidei mesenterici inferiores
vdr
Dosiero:Digsistemo.gif
La homa digesta sistemo

La dika intesto (latine: Intestinum crassum) estas parto de la intesto, kaj konsistigas la lastan parton de la digesta sistemo ĉe homoj kaj multaj bestoj. Ĉi tiu artikolo precipe estas pri la homa intesto, kvankam la informo pri ĝiaj procesoj rekte aplikiĝas al la plejmulto de mamuloj.

La homa dika intesto konsistas el 7 partoj nomataj cekumo, ascenda kojlo, transversa kojlo, descenda kojlo, sigmoido, rektumo kaj anuso.

Ĝi komenciĝas per la cekumo, en la dekstra iliumosta parto de la pelvo, ĝuste ĉe aŭ sube de la dekstra talio, kie ĝi ligiĝas al la fundo de la maldika intesto. De tie ĝi pluiras supren la abdomeno, sekve trans la larĝon de al abdomena alveolo, kaj sekve ĝi turniĝas suben kaj havas sian finpunkton ĉe la anuso, la lasta etapo de la nutrokanalo.

La celo de la dika intesto estas sorbi akvon el la restintaj nedigesteblaj nutraĵoj, kaj sekve eligi neuzeblajn ekskrementojn el la korpo.

La dika intesto longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn, kio estas proksimume kvinono de la tuta intesta kanalo.

Strukturo kaj funkciado

La homa dika intesto:

  1. ascenda kojlo (Colon ascendens)
  2. transversa kojlo (Colon transversum)
  3. descenda kojlo (Colon descendens)
  4. sigmoido (Colon sigmoideum)
  5. rektumo (Rectum), ne estas parto de la kojlo


Strukturo

La dika intesto havas diametron de ĉirkaŭ ses centimetroj kaj estas ĉirkaŭ 1,5 metrojn longa. Ĝi ne havas vilojn. Ĉe iuj mamuloj (inkluzive de la homo troviĝas poŝoj de la dika intesto, la tiel nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli), disigitaj de Plicae semilunaris coli. Laŭ la kutima vandstrukturo de la digestas sistemo la dika intesto havas longecan kaj ringan muskolaron. La longeca muskolaro estas dikigita ĉe iuj mamuloj.

La dika intesto diferencas de la maldika intesto plej evidente ĉar ĝi estas multe pli larĝa kaj montras ke la laŭlonga muskola tavolo estis malpliigita al 3 rimenecaj strukturoj konataj kiel la kojlaj tenioj. Simpla kolona epitelio tegas la muron de la dika intesto. Anstataŭ havi la elingaĵo de la maldika intesto (viloj) la dika intesto havas eningaĵo (la intestajn glandojn). Kvankam kaj la maldika intesto kaj la dika intesto havas pokalajn ĉelojn, ili estas abundaj en la dika intesto.

La vermoforma apendico estas alligita al la malantaŭlaterala surfaco de la dika intesto. Ĝi enhavas amasojn de limfoida histo. Ĝi estas parto de mukozo-rilata limfoida histo kiu donas al la apendico gravan rolon pri imuneco. Apendicito estas la rezulto de baraĵo kiu enkaptas infektan materialon en la lumeno. La apendico povas esti forprenita sen aŭ difekto aŭ konsekvenco al la paciento. La dika intesto etendiĝas de la ileocekuma junto al la anuso kaj estas ĉirkaŭ 1.5 metroj longa. Surface, rubandoj de laŭlongaj muskolaj fibroj nomataj kojlaj tenioj, ĉiu ĉirkaŭ 5 milimetroj larĝa, povas esti indentigitaj. Ekzistas tri rubandoj kiuj komencas ĉe la fundo de la apendico kaj etendiĝas de la cekumo al la rektumo. Laŭlonge de la tenioj estas etikedoj de peritoneo plenigitaj kun graso, nomataj epiploaj apendicoj. La saketoj, nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli) estas karakteraj de la dika intesto, kaj distingas ĝin de la maldika intesto.

Funkcio

Funkcioj de la dika intesto estas:

La dika intesto postulas ĉirkaŭ 32 horojn por fini la restajn procesojn de la digesta sistemo. Nutraĵo ne plu estas diserigata dum ĉi tiu etapo de la digestado. La dika intesto simple sorbas vitaminojn kiujn la bakterioj kiuj enloĝigas la kojlon faras. Ĝi ankaŭ sorbas akvon kaj kompaktigas fekon, kaj konservas fekaĵon en la rektumo ĝis ĝin estas eligata tra la anuso. Tiel, la dika intesto respondecas pri la eligado de solida ekskrecio.

Malsanoj de la dika intesto

Kirurgio

La kirurga operacio, kiu forprenas tiun organon nomiĝas kolektomio. Ĝi povas konsisti el forpreno de la tuta kojlo (kompleta kolektomio), de la dekstra kojlo (dekstra duonkolektomio, de la maldekstra (maldekstra duonkolektomio) aŭ de segmento de la kojlo (segmenta kolektomio). Ĝia rezulto povas esti artefarita anuso aŭ kolostomio.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Il Kojlo Ŝablono:Il Volvulo