Hadriano la 6-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Giáo hoàng Ađrianô VI
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
La sola [[Nederlando|nederlanda]] papo ([[1522]]–[[1523]]), li naskiĝis en [[Utrecht (urbo)|Utrecht]], denaske nomita Adriaan Florisz BOEYENS. Li vizitadis la universitaton de [[Loveno]], iĝis doktoro pri teologio ([[1491]]), kaj en [[1507]] estis nomumita instruisto al la sepjara Karlo, poste reĝo de [[Hispanio]] (kiel [[Karlo la 1-a]]) kaj [[Sankta Romia Imperio|Sankta-Romia Imperiestro]] (kiel [[Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]]). En [[1516]] Karlo nomumis Adrianon [[Inkvizicio|ĝenerala inkvizitoro]] de [[Aragono]] kaj kun[[regento]]. Li estis elektita kardinalo en [[1517]]. Kiel papo li provis ataki la vendon de [[indulgenco]]j, kiuj instigis la unuan ribelon de [[Martin Luther|Lutero]], kaj li alligiĝis al la imperiestro, [[Anglio]] kaj [[Venecio]] kontraŭ [[Francio]]. Li ankaŭ sensukcese provis unuigi la kristanajn fortojn kontraŭ la [[Osmanida imperio|Turkoj]].

Traktante la fruajn stadiojn de la [[protestantismo|protestanta]] ribelo en [[Germanio]], Adriano ne tute komprenis la gravecon de la situacio. Dum la dieto, kiu kunvenis en decembro de [[1522]] en [[Nurenbergo]], li estis reprezentita per [[Francesco Chieregati|Chieregati]], kies instrukcioj enhavas la malkaŝan konfeson, ke la tuto de la malordo de la eklezio eble devenis el la [[Roma kurio|kurio]] mem, kaj tie devus komenci la reformo. Tamen, la eksa profesoro kaj ĝenerala inkvizitoro estis firme kontraŭ doktrinaj ŝanĝoj kaj postulis, ke Lutero estu punita pro herezo.
Traktante la fruajn stadiojn de la [[protestantismo|protestanta]] ribelo en [[Germanio]], Adriano ne tute komprenis la gravecon de la situacio. Dum la regna parlamento, kiu kunvenis en decembro de [[1522]] en [[Nurenbergo]], li estis reprezentita per [[Francesco Chieregati|Chieregati]], kies instrukcioj enhavas la malkaŝan konfeson, ke la tuto de la malordo de la eklezio eble devenis el la [[Roma kurio|kurio]] mem, kaj tie devus komenci la reformo. Tamen, la eksa profesoro kaj ĝenerala inkvizitoro estis firme kontraŭ doktrinaj ŝanĝoj kaj postulis, ke Lutero estu punita pro herezo.

La aserto en unu el liaj verkoj, ke la papo povas erari pri fidaferoj (''haeresim per suam determinationem aut Decretalem assurondo'') allogas atenton. [[Katolikismo|Katolikoj]] diras, ke ĝi sole estis privata opinio, ne elkatedra deklaro, sekve ĝi ne konfliktas kun la [[dogmo]] pri papa neeraropovo. Aliaj asertas, ke la koncepto pri "elkatedreco" estis inventita en la [[19-a jarcento]]. La 14-an de septembro [[1523]] li mortis, post papeco tro mallonga por esti efika.<br>

Kiel registrite je 16:26, 22 mar. 2010

Adriano la 6-a (2-a de marto 145914-a de septembro 1523) estis la lasta neitala papo ĝis kiam Johano Paŭlo la 2-a, pola, estis elektita en 1978, dum kvar jarcentoj nur italojn la kurio elektis kiel papojn.

La sola nederlanda papo (15221523), li naskiĝis en Utrecht, denaske nomita Adriaan Florisz BOEYENS. Li vizitadis la universitaton de Loveno, iĝis doktoro pri teologio (1491), kaj en 1507 estis nomumita instruisto al la sepjara Karlo, poste reĝo de Hispanio (kiel Karlo la 1-a) kaj Sankta-Romia Imperiestro (kiel Karlo la 5-a). En 1516 Karlo nomumis Adrianon ĝenerala inkvizitoro de Aragono kaj kunregento. Li estis elektita kardinalo en 1517. Kiel papo li provis ataki la vendon de indulgencoj, kiuj instigis la unuan ribelon de Lutero, kaj li alligiĝis al la imperiestro, Anglio kaj Venecio kontraŭ Francio. Li ankaŭ sensukcese provis unuigi la kristanajn fortojn kontraŭ la Turkoj.

Traktante la fruajn stadiojn de la protestanta ribelo en Germanio, Adriano ne tute komprenis la gravecon de la situacio. Dum la regna parlamento, kiu kunvenis en decembro de 1522 en Nurenbergo, li estis reprezentita per Chieregati, kies instrukcioj enhavas la malkaŝan konfeson, ke la tuto de la malordo de la eklezio eble devenis el la kurio mem, kaj tie devus komenci la reformo. Tamen, la eksa profesoro kaj ĝenerala inkvizitoro estis firme kontraŭ doktrinaj ŝanĝoj kaj postulis, ke Lutero estu punita pro herezo.

La aserto en unu el liaj verkoj, ke la papo povas erari pri fidaferoj (haeresim per suam determinationem aut Decretalem assurondo) allogas atenton. Katolikoj diras, ke ĝi sole estis privata opinio, ne elkatedra deklaro, sekve ĝi ne konfliktas kun la dogmo pri papa neeraropovo. Aliaj asertas, ke la koncepto pri "elkatedreco" estis inventita en la 19-a jarcento. La 14-an de septembro 1523 li mortis, post papeco tro mallonga por esti efika.
Eksciinte pri lia morto loĝantoj de Romo demetis florbukedojn antaŭ la pordo de lia kuracisto.

La plejparto da la oficialaj paperoj de Adriano la 6-a malaperis post lia morto.

Antaŭulo:
Leono la 10-a (1513-1521)
Listo de papoj Posteulo:
Klemento la 7-a (1523-1534)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/01159b.htm Katolika enciklopedio (angle) greke http://archives.catholic.org.hk/popes/index.htm listo de la papoj (angle)