Berkelio (Kalifornio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 60: Linio 60:
[[es:Berkeley (California)]]
[[es:Berkeley (California)]]
[[et:Berkeley (California)]]
[[et:Berkeley (California)]]
[[fa:برکلی (کالیفرنیا)]]
[[fi:Berkeley (Kalifornia)]]
[[fi:Berkeley (Kalifornia)]]
[[fr:Berkeley (Californie)]]
[[fr:Berkeley (Californie)]]

Kiel registrite je 02:01, 24 mar. 2010

Berklio (angle: Berkeley [bərk'li]) estas urbo en la norda Kalifornio (Usono). Berklio situas ĉe la orienta flanko de la Golfo de San-Francisko en la Kantono Alameda. Ĝi havas 102.743 loĝantojn[1].

Berklio situas en la Kantono Alameda.
Berklio lokiĝas je 37°52′13″N 122°16′05″W

Berklio estas la loko de la ĉefa tereno de la Universitato de Kalifornio.

Historio

La indiĝenaj loĝantoj de la regiono estis la Ohlonea (angle: Ohlone) popolo. En 1772 la hispana ekspedicio de Pedro Fages esploris la areon. En 1820 Luis Maria Peralta ricevis de la hispana reĝo donacon de lando, porcion de kiu nun ampleksas Berklio. Urbeto nomita Ocean View (esperante: Mara Vidaĵo) estis tie ek de 1853. En 1866 la urbo estis nomita laŭ la irlanda filozofo George Berkeley (16851753). La urbo Berkeley estis leĝe establita en 1878.

Berklio rapide kreskis kiam multaj homoj rifuĝis tien post la San-Franciska Tertremo en 1906. En 1923 fajro detruis preskaŭ 600 konstruaĵojn en la norda parto de Berklio. Dum la dua mondmilito multaj homoj venis al Berklio por labori en la militaj industrioj de la regiono.

La 1960-aj jaroj estis periodo de studentaj protestoj kaj la hipia kulturo. Post kiam la universitato malpermesis politikajn agadojn en 1964, reage eksplodis la Liberparolada Movado (angle: Free Speech Movement [fri spiĉ muv’ment]). Estis protestoj i.a. kontraŭ la Vjetnama milito kaj deviga militservo, kaj por savi Popolan Parkon (angle: People's Park [piplz park]) (parketo kreita fare de la komunumo, kie la universitato planis konstrui aŭtohaltejon).

En 1991 granda fajro en la montetoj de Berklio kaj Oakland bruligis 1.520 akreojn (6,2 km²) da tero, mortigis 25 homojn kaj vundis 150 aliajn, kaj detruis aŭ difektis 3.469 loĝejojn[2].

Geografio kaj Klimato

Berklio lokiĝas je 37° 52′ 18″ N 122° 16′ 29″ U / 37.87167 °N, 122.27472 °U / 37.87167; -122.27472 (mapo)Koordinatoj: 37° 52′ 18″ N 122° 16′ 29″ U / 37.87167 °N, 122.27472 °U / 37.87167; -122.27472 (mapo)Invalid arguments have been passed to the {{#coordinates:}} function, kaj havas areon de 10,5 kvadrataj mejloj (27 km²)[3]. De la golfbordo la tereno grade altiĝas orienten al la Berkliaj Montetoj. La plej alta pinto en la montetoj super Berklio estas Grizzly Peak [Grizli Pik], 1754 futojn (535 m) alta, nomita laŭ la ursoj, kiuj loĝis en la areo ĝis la lasta estis mortigita en la 1860-aj jaroj.

Strawberry Creek ([stra'beri krik], esperante: Fraga Rivereto) estas la ĉefa akvofluejo en Berklio. Du forkoj komenciĝas en la Berkliaj Montetoj, kunfluas ĉe la universitata tereno, kaj de tie fluas okcidenten ĝis la Golfo de San-Francisko.

La tertrema faŭlto Hayward [he'jŭard] pasas sub la urbo.

Berklio havas moderan mediteranean klimaton, kun varmaj, sekaj someroj kaj pluvaj vintroj. La temperaturojn mildigas la oceanaj fluoj de la Pacifiko. Berklio ricevas meze 22 colojn (559 mm) da pluvo jare, plejparte inter novembro kaj marto.

Transporto

Aŭtobusoj: La busoj de AC Transit servas Berklion, Oaklandon kaj partojn de kantono Alameda kaj kantono Contra Costa. AC Transit ankaŭ havas “transgolfajn” liniojn, kiuj iras al la urboj San Francisko, San Mateo kaj Palo Alto.

La plej proksima stacio de la tutlanda aŭtobusa kompanio Greyhound estas en Oakland.

Metroo: BART ligas Berklion okcidente al San Francisko kaj la San-Franciska Flughaveno; norde al Richmond; oriente al Orinda, Lafayette, Walnut Creek, Concord kaj ĝis Pittsburg; kaj sude al Oakland kaj ĝis Fremont kaj Dublin/Pleasanton.

Biciklado: Estas multaj biciklistoj en Berklio, kaj la urbo havas plurajn “bicycle boulevards” (stratojn pli oportunajn kaj sekurajn por bicikla trafiko)[4].

Ŝoseoj: La plej grandaj aŭtovojoj en Berklio estas la interŝtataj ŝoseoj 80 kaj 580, kiuj kune nomiĝas la Eastshore Freeway (esperante: orientborda ŝoseo).

Fervojo: La plej proksimaj stacioj de la usona fervojo AMTRAK estas en Emeryville, Richmond kaj Oakland.

Flughavenoj: La Flughaveno San-Francisko kaj la Flughaveno Oakland estas la plej proksimaj al Berklio.

Notoj

  1. American FactFinder. United States Census Bureau[1]
  2. Conflagration Overview. Virtual Museum of the City of San Francisco. [2]
  3. U.S. Gazeteer. United States Census Bureau. [3]
  4. Bicycling in Berkeley. Berkeley City Office of Transportation.[4]

Ŝablono:Ĝermo-Usono