Petra: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MondalorBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto aldono de: ms:Petra; cosmetic changes
One photograph changed
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto Monda Heredaĵo
{{Informkesto Monda Heredaĵo
|Nomo = Petra
|Nomo = Petra
|Bildo = [[Dosiero:PetraMonastery.JPG|300px]]
|Bildo = [[Dosiero:Petra Jordan BW 36.JPG|300px]]
|Priskribo = Petra - la rozkolora urbo
|Priskribo = Petra - la rozkolora urbo
|Lando = Jordanio
|Lando = Jordanio

Kiel registrite je 10:27, 26 mar. 2010

Petra
Monda heredaĵo

Petra - la rozkolora urbo
Lando  Jordanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv
Fonto 326
Regiono** Azio
Geografia situo 30° 19′ 44″ N, 35° 26′ 25″ O (mapo)30.32888888888935.440277777778Koordinatoj: 30° 19′ 44″ N, 35° 26′ 25″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1985  (9-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Petra estas nabatea urbo, la plej konata turisma altiraĵo en Jordanio, troviĝanta 262 km sude de Amano.

La urbo estiĝis antaŭ 2000 jaroj kiel provizora rifuĝejo de nomadaj nabateaj araboj, beduenoj, kiuj venis ĉi tien el nordo de Araba Duoninsulo. Ili ekloĝis en kelke da kavernoj kaj baldaŭ ili konsciis, ke ili povas tre facile ŝirmi tiun ĉi lokon antaŭ malamikoj. Tiel Petra estiĝis kvazaŭ defendurbo. En Petra senĉese parte supervivas beduinoj. Vizitantoj povas vidi ilin atendantaj kun siaj ĉevaloj kaj kameloj je klientoj, al kiuj ili povas proponi neforgeseblan ekskurson tra ilia rozkolora urbo.

Ni venos en la areon piede (eventuale surĉevale aŭ surkamele) tra tektona breĉo nomata "Siq". Tiu ĉi pado estas longa ĉirkaŭ unu kilometro, en kelkaj lokoj ni havos super ni rokklifojn superantaj 100 metroj. En ties fino la breĉo mallarĝiĝos je kelke da metroj, por ke subite aperu antaŭ ni "Trezorejo" - El Khazneh, "templo" hakita en la rokon. Ĝi apartenas al la plej fortaj spertoj de la tuta vizito en Petra.

El Khazneh apartenas inter la plej elegantajn antikajn memorigaĵojn, hakitaj en la rokon, havanta altecon pli ol 40 metroj kaj larĝecon 30 metroj. Kvankam tiu ĉi laboraĵo impresas kiel grandega konstruaĵo, en la fakto temas pri multe plastika reliefo ol pri la konstruaĵo.

Malantaŭ "Trezorejo" troviĝas spaco, kie vizitanto povas ekvidi centojn da konstruaĵoj, templojn, reĝkriptojn, pli grandajn aŭ malpli grandajn domojn, sepultkameraojn, kanalojn transportantaj akvon en la urbon, akvorezervujojn, banlokojn, volbpordegojn, pavimitajn ŝoseojn. Inter signifaj memorigaĵoj apartenas ankaŭ romia teatro por 3 mil da vizitantoj. Ĉio ĉi estas aŭ hakita aŭ konstruita el kolora sabloŝtono.

Sed Petra ne estas nur loko, kie estas troveblaj spuroj de nabatea civilizo. Proksimume post 15 minutoj de aŭtoveturado ni povas veni ĝis Beidho kaj Basto, kie estas 8.000 jarojn malnovaj elfosaĵoj de vilaĝoj el ŝtonepoko. Eblas viziti krom tio ankaŭ ruinojn de vilaĝoj de bibliaj edomitoj aŭ promeni tra restaĵoj de romia fortikaĵo en Udruho.

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Aliaj projektoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara