Emeriko (Hungario): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Emerico rey de Hungría
Linio 29: Linio 29:
[[de:Emmerich (Ungarn)]]
[[de:Emmerich (Ungarn)]]
[[en:Emeric of Hungary]]
[[en:Emeric of Hungary]]
[[es:Emerico de Hungría]]
[[es:Emerico rey de Hungría]]
[[eu:Emeriko Hungariakoa]]
[[eu:Emeriko Hungariakoa]]
[[fi:Imre]]
[[fi:Imre]]

Kiel registrite je 15:14, 29 mar. 2010

Emeriko de Hungario (n. 1174 en Hungario – m. 30-an de novembro 1204) estis hungara reĝo (regis 1196–1204).

Li estis plej aĝa filo de Béla la 3-a kaj Anna de Chatillon (Antiochia). Oni kronis lin en aĝo de 8 jaroj kiel oficialan tronheredanton. Pro premo de la fortiĝantaj hungaraj ĉefnobeluloj, Béla la 3-a komisiis lin en 1194 pri regado de Kroatio kaj Dalmacio.

Oni kronis lin reĝo la 23-an de aprilo 1196, post morto de la patro. Komence de lia regado, lin atakis la pli juna nekontenta frato, Andreo (posta Andreo la 2-a). Fine de 1197, Emerikon venkis Andreo en la batalo de Macsk, Andreo ricevis la dalmat-horvatan princlandon. Andreo ne kontentiĝis kun la donitaĵoj kaj strebis al la trono. La komploto senvualiĝis, en la interna milito Emeriko venkis en la batalo de Rád, 1199. En 1200, la legato de la papo Ince la 3-a pacigis la fratojn, tiel Emeriko eblis efektivigi pli aktivan eksteran politikon. Li edziĝis en 1200 kun filino de aragonia reĝo Alfonzo la 2-a, Konstancia.

Emeriko volis konkeri partojn de la Balkano inter 1200 kaj 1203. Je peto de la papo, li ekagadis kontraŭ la bosnaj bogumiloj (1200–03). Li helpis surtroniĝi sian kandidaton en Serbio, li mem alprenis la titolon reĝo de Serbio (1201–02). Li atingis nur provizorajn sukcesojn en Bulgario (1202).

Partoprenantoj de la kvara krucmilito okupis en 1202 – je venecia premo – Zadaron, sed je interveno de la papo, la urbo baldaŭ reiris al Hungario. Emeriko partoprenis en 1203–04 en flanko de la papoapogantaj fortoj en la germana interna milito.

Andreo denove atakis Emerikon en printempo de 1203, sed Emeriko senarmilo vizitis la bivakon de la ribelantoj kaj per li pura kuraĝa elpaŝo devigis kapitulon de ili, dum Andreo estis kaptita kaj enprizonigita. La 26-an de aŭgusto 1204, li kronis al reĝo sian junfilon, Ladislaon. Li estis tiam jam grave malsana, tiel li igis regento Andreon, dumtempe liberigigtan. Oni entombigis lin en Eger.


Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Béla la 3-a1196-1204Ladislao la 3-a