Ebenaĵo de Transilvanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en, hu, ro, zh
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Transylvanian Plain
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:Transilvanio]]
[[Kategorio:Transilvanio]]


[[en:Mezőség]]
[[en:Transylvanian Plain]]
[[hu:Mezőség]]
[[hu:Mezőség]]
[[ro:Câmpia Transilvaniei]]
[[ro:Câmpia Transilvaniei]]

Kiel registrite je 12:20, 30 mar. 2010

Ebenaĵo de Transsilvanujo (rumane: Câmpia Transilvaniei, hungare: Mezőség, Erdélyi Mezőség) estas ebenaĵo en Rumanio, kiu situas en la distriktoj Mureş kaj Cluj. Ĝi kuŝas de la rivero Someş ĝis la linioj de Mureş kaj Niraj, laŭ unuj ĝis la linio de la rivero Târnava Mică. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj (fiŝlagoj). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la salo kaj la tergaso. En la regiono troviĝas ĉirkaŭ 300 komunumoj loĝataj de rumanoj, hungaroj kaj germanoj. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la mezepoko. La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en Transilvanio. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon nur de 50-60 jaroj. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter 1909 kaj 1913 kaj en aprilo de 1914 Béla Bartók kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie li notis la tekston, kiu servis kiel bazo por la teksto de la komponaĵo Cantata profana.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj