Ahura Mazda: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Ahūra Mazda
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Ahura Mazda
Linio 37: Linio 37:
[[mdf:Ахура Мазда]]
[[mdf:Ахура Мазда]]
[[nl:Ahura Mazda]]
[[nl:Ahura Mazda]]
[[no:Ahura Mazda]]
[[pl:Ormuzd]]
[[pl:Ormuzd]]
[[pt:Aúra-Masda]]
[[pt:Aúra-Masda]]

Kiel registrite je 11:33, 8 apr. 2010

Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zoroastro, persa profeto. La persa reĝo Dareios la 1-a (regis 522–486 a.K.) kaj ties posteuloj admonis en ĝi la plej gravan dion kaj la protektanton de la justa reĝo.

Laŭ Zoroastro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj Angra Mainju – el kiuj la unua estas la bonkora, justa, lum- kaj vivŝata spirito, la lasta estas la spirito de detruo, mensogo, mallumo kaj morto. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion.

En la sankta libro de la Zoroastranoj, en la Avesto, oni identigis Ahura mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesto, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo.

En pli postaj fontoj (ekde la 3-a jarcento), oni igis Zurvan-on (tempo) patro de la du ĝemeloj (Ormazd kaj Ahriman (Angra Mainju)), kiuj – en la ortodoksa mazdaismo – alterne regas super la mondo ĝis fina venko de Ormazd.

El tiu koncepto respeguliĝas eroj en la maniĥeismo, kie la Dio nomiĝas Zurvan, kies unua emanacio estas Ormazd, la Unua Homo, kiun venkis la detrua spirito de la mallumo, sed kiun savas la unua emanacio de Dio, la viva spirito.

uzo de la nomo

Laŭ la nomo Mazda, la aŭtomobila marko Mazda estis konceptita. La komerca marko Mazda por lampoj en Usono, iam produktitaj de General Electric ankaŭ havas fonton ĉi tie.