Riniken: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 25: | Linio 25: | ||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
||
Riniken estas konektita al la publika transportreto per la [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]] de [[Brugg]] al [[ |
Riniken estas konektita al la publika transportreto per la [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]] de [[Brugg]] al [[Laufenburg AG|Laufenburgo]]. |
||
==Historio== |
==Historio== |
Kiel registrite je 14:29, 10 apr. 2010
Riniken | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Brugg |
Koordinatoj | 47° 29′ 44″ N 8° 11′ 15″ O / 47.49556 °N, 8.18750 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 44″ N 8° 11′ 15″ O / 47.49556 °N, 8.18750 °O (mapo) |
Areo | 4,76 km² |
Alteco | 387 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5223 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Riniken estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La vilaĝo Riniken situas en kaldronoforma valo inter la montoj Bruggerberg kun alteco de 516 m s.m. en oriento kaj la monto Ebni kun alteco de 514 m s.m. en okcidento. Temas pri du arbarokovritaj montetoj, kiuj apartenas al la Tavola Ĵuraso. Al la komunumo Riniken krom la vilaĝo Riniken ankaŭ apartenas la vilaĝoj Neuriniken kaj Tiefgrueb, kiu komplete kunkreskis kun la najbara vilaĝo Umiken.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,76 km², de kiuj pli ol la duono, nome 2,70 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,59 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 514 m s.m. sur la kulmino de Ebni, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 373 m s.m. norde de Bruggerberg.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Riniken limas en nordo al Remigen, en oriento al Rüfenach, en sudo al la distriktĉefurbo Brugg, en okcidento al Unterbözberg, kaj en nordokcidento al Oberbözberg.
Trafiko
Riniken estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Laufenburgo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Riniken datiĝas el la jaro 1253 kiel Rinichon.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Riniken grekeRiniken en la Historia Leksikono de Svislando
|