Astorgo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: war:Astorga, Espanya |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
[[tpi:Astorga]] |
[[tpi:Astorga]] |
||
[[vi:Astorga, Tây Ban Nha]] |
[[vi:Astorga, Tây Ban Nha]] |
||
[[war:Astorga, Espanya]] |
Kiel registrite je 11:36, 15 apr. 2010
Astorgo hispane Astorga estas hispana municipo kaj urbo kiu troviĝas en la centra zono de la provinco de Leono, en la nordokcidenta zono de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi troviĝas en la komarko Maragaterio, de kiu ĝi estas la ĉefurbo kaj plej grava nukleo, meze de la Altebenaĵo kaj la montaroj de Leono. La urbo estas la kapo de unu el la diocezoj plej ampleksaj kaj antikvaj de Hispanio, kies jurisdikcio etendiĝas al la duono de la provinco Leono kaj parto de la provincoj Orenso kaj Zamoro.
Ĝia historia kaj monumenta heredaĵo, ĝia situo kiel vojkruciĝo de la Vojo de la Arĝento kaj la Jakoba vojo, kaj ankaŭ pro la diversaj festoj laŭlonge de la jaro, inter kiuj menciindas la karnavaloj, la Sankta Semajno kaj la festoj de asturoj kaj romianoj, konvertas ĝin en alloga turisma urbo kaj por hispanoj kaj por eksterlandanoj. Inter ĝiaj monumentoj plej simbolaj kaj karakteraj troviĝas la Katedralo, la Episkopa Palaco, la Urbodomo kaj la Romia Muzeo.
Astorga estis fondata en la jaro 14 a.K. Nuntempe ĝi havas 12,078 loĝantojn en areo de 46,78 kilometroj.