Distrikto Osnabrück: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Osnabrück (distrito)
Linio 60: Linio 60:
[[stq:Loundkring Ossenbrääch]]
[[stq:Loundkring Ossenbrääch]]
[[sv:Landkreis Osnabrück]]
[[sv:Landkreis Osnabrück]]
[[war:Osnabrück (distrito)]]
[[zh:奥斯纳布吕克县]]
[[zh:奥斯纳布吕克县]]

Kiel registrite je 08:32, 16 apr. 2010

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Osnabrück en Germanio
Bazaj informoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Osnabrück
Areo: 2.121 km²
enloĝantoj: 359.000 (fine de 2005)
enloĝantoj po km²: 169
aŭtokodo: OS
Komunumoj: 34

La distrikto Osnabrück (germane Landkreis Osnabrück) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Osnabrück, kiu mem tamen ne apartenas al la distrikto, sed estas administre sendependa urbo.

La distrikto havas areon de 2.121 km² - per tio ĝi proksimume samgrandas kiom la pli suda federacia lando Sarlando. Fine de la jaro 2005 ĝi havis 359.000 enloĝantojn.

Inter la komunumoj de la distriktoj troviĝas kvar kuraclokoj - Bad Essen (kun 15.779 enloĝantoj laŭ stato fine de 2005), Bad Iburg (11.652), Bad Laer (9.193) kaj Bad Rothenfelde (7.251).

Krome aparte gravas la urboj Wallenhorst (24.157) tuj norde de Osnabrück, Georgsmarienhütte tuj sude (32.554, ofte mallongigite GM-Hütte), Melle (46.494) 25 kilometrojn oriente, Bramsche (30.916) 20 kilometrojn kaj Quakenbrück (12.796) 55 kilometrojn norde de la administra centro.

Reta ligilo

Hedero ĉe arboj (i.a. aceroj) en la parko de kastelo Ippenburg, Bad Essen