Ruĝa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: ht:Wouj
Linio 23: Linio 23:


=== Eta historio de ruĝo ===
=== Eta historio de ruĝo ===
Prahomoj jam uzis ruĝan farbon en [[grotpentraĵo]]j, kaj la [[neandertaloj]]
Prahomoj jam uzis ruĝan farbon en [[grotpentraĵo]]j, kaj la [[neandertalo]]j
farbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sango
farbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sango
kaj vivo.
kaj vivo.

Kiel registrite je 18:19, 18 apr. 2010

#F00
kolorcirklo
kolorcirklo

Ruĝo estas primitiva koloro kaj komplementa koloro de verdo. Antikve oni facile akiris ruĝan farbon el sango. Tial la plej malnovaj flagoj kutime entenas ruĝon, kiel tiuj de Danio kaj Katalunio. Ruĝo estas la plej facile videbla de la koloroj, tial ekzemple la britia marflago entenas multe da ĝi.

- Oni ankaŭ uzas la vorton "ruĝa" por priskribi la brunan haŭton de indianoj.

#F00

En la elektromagneta spektro la ruĝa koloro situas ĉirkaŭ ondolongo de 700 nm. Ondoj pli longaj ol 760 nm ne estas videblaj por homoj kaj nomiĝas infraruĝaj aŭ transruĝaj.

Eta historio de ruĝo

Prahomoj jam uzis ruĝan farbon en grotpentraĵoj, kaj la neandertaloj farbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sango kaj vivo.

En antikva Egiptio ruĝo estis ligata al violenteco. Ĝi estis la koloro de Set kaj Apep.

Inter la majaoj ruĝo reprezentis Orienton. Ĉe la antikvaj altejaj indianoj en Meksiko kaj ĉe la antikvaj ĉinoj, ĝi reprezentis sudon.

En Eŭropa mezepoko ruĝo, kiel koloro de fajro, iĝis ankaŭ koloro de Infero. Ĝi strange ankaŭ ludis rolon en la tradicia Katolikismo, kiel koloro de la sango de Jesuo kaj de la martiroj. Hodiax ĝi estas liturgia koloro dum la diversaj tagoj de sanktuloj, Pentekosto kaj la ceremonioj de la Pasiono.

Simboloj

Nuntempe, ruĝo signifas:

  • sango: (vi scias kial)
  • danĝero: la strattabuloj estas ruĝaj kiam ili indikas danĝeron, ĉar ili memorigas la koloro de la sango, do, la koloro de la akcidento
  • Komunismo

Nuancoj de ruĝo

  • roza (helruĝa)
  • rufa (flavruĝa)
  • karmezina - brile malhelruĝa
  • sangokolora
  • skarlato - brilega sangoruĝa koloro

Ruĝa farbo kun ... fariĝas ...


Vidu ankaŭ: Transruĝa



Vidu ankaŭ

Ruĝa Kruco