Pech Maho: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vido de la bazo de kelkaj domoj en Pech Maho
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en:Pech Maho
Linio 23: Linio 23:
[[Kategorio:Opidumoj]]
[[Kategorio:Opidumoj]]


[[en:Pech Maho]]
[[fr:Pech Maho]]
[[fr:Pech Maho]]

Kiel registrite je 13:38, 22 apr. 2010

Vido de la bazo de kelkaj domoj en Pech Maho evidentigitaj de arkeologiaj esploroj (2009)

Pech Maho [peŝ mao] estas opidumo situanta sur la komunumo de Sigean [1] (Aude, Francio). Ĝi estis okupata de la 6-a ĝis la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Oni tie observis tri sinsekvajn okupojn ŝajne ne kontinuaj de popolo nomata "Elisika" (Ἐλισύκοι -ων greke) situanta lime de iberaj kaj liguraj popoloj. La loko ŝajnas esti komerca renkontpunkto inter mediteraneaj komercantaj popoloj (Fenicoj,Punikoj, Helenoj) kaj la loka popolo. En la fino de la 3a jarcento ĝi estis milite detruita kun granda perforto verŝajne lige kun la milito de Romio kontraŭ Punikoj.

Situo

La opidumo situas nun sur ne tre alta monteto (29m) je bordo de la rivereto Berre. Kiam ĝi estis konstruita ĝi situis proksime de defluejoj de riveroj Aude kaj Berre en la maron, ĉe rivertrapasejo de la Heraklea vojo kiu tiam ebligis vojaĝi de Italio ĝis Iberio. La opidumo staris tiam ĉe navigebla maro anstataŭ la nuna lageto apartigita de la maro kaj firmaj terenoj kiujn ni nun vidas en tuja proksimeco. Ĝi do troviĝis sur milite defendebla monteto kaj ĉe komercaj vojoj : la maro kaj la riveroj.

Koordinatoj : 43° 02′ 44.45″ N 2° 57′ 22.4″ O / 43.0456806 °N, 2.956222 °O / 43.0456806; 2.956222 (mapo)Koordinatoj: 43° 02′ 44.45″ N 2° 57′ 22.4″ O / 43.0456806 °N, 2.956222 °O / 43.0456806; 2.956222 (mapo)

Malkovro kaj esploro

La loko estis malkovrita en 1913. Ĝia nomo estas nuna moderna, la antikva nomo ne estas konata. Arkeologiaj prifosadoj estis faritaj de 1948 ĝis 1957 (J. Campardou) de 1959 ĝis 1974 (Y. Solier)) kaj denove de 1998 ĝis 2009. (Gailledrat, Solier). Programitaj prifosadoj estas planitaj ĝis 2010. En Sigean estas muzeo kiu estas grandparte dediĉita al la rezultoj de la esploroj de Pech Maho. Oni povas viziti gvidite la opidumon ĉiusabate kaj ankau ĉiuĵaŭde en la somero deirante de la muzeo.

Notoj

  1. Sigean (france: Sigean)

Eksteraj ligiloj