Nasko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Τοκετός
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 41: Linio 41:
[[br:Gwilioud]]
[[br:Gwilioud]]
[[bs:Porođaj]]
[[bs:Porođaj]]
[[ca:Part]]
[[cs:Porod]]
[[cs:Porod]]
[[de:Geburt]]
[[de:Geburt]]
Linio 65: Linio 66:
[[pt:Parto]]
[[pt:Parto]]
[[qu:Paqariy]]
[[qu:Paqariy]]
[[ru:Роды]]
[[ru:Роды у человека]]
[[sh:Porođaj]]
[[sh:Porođaj]]
[[sk:Pôrod]]
[[sk:Pôrod]]
Linio 71: Linio 72:
[[sr:Порођај]]
[[sr:Порођај]]
[[sv:Förlossning]]
[[sv:Förlossning]]
[[ta:குழந்தை பிறப்பு]]
[[te:కానుపు]]
[[te:కానుపు]]
[[th:การคลอด]]
[[th:การคลอด]]

Kiel registrite je 10:32, 30 apr. 2010

La nasko aŭ la akuŝo de infano (el la vidpunkto de la infano: la naskiĝo) estas la procezo je la fino de la gravedeco, per kio la feto forlasas la uteron de la patrino.

Fazoj de nasko

La unua naska tempo: malfermiga

La unua naska fazo estas fazo de nasko, dum kiu okazas helpe de uteraj kontrakturoj por malfermi kaj mallongigi cervikon de utero ĝis plena pereo kaj ekkreo de koneksa naska kanalo. La tempo inter kontrakturoj iom post iom mallongiĝas kaj la longeco de kontrakturoj plilongiĝas, sed precizaj tempaj parametroj estas ĉe ĉiu virino aliaj. La unua tempo naska daŭras proksimume 10 - 18 horoj ĉe unuenaskantino kaj 6 - 8 horoj ĉe plunaskantino.

En la paso de la unua tempo povas okazi krevo de amnioj kaj forfluo de amnia akvo. Plej malfrue tio okazos dum la dua fazo naska, sed pli ofte la amnioj estadas tratiritaj de akuŝisto antaŭ la komenco de la dua fazo.

La dua naska tempo: eliga

La dua naska tempo estas tempo de eligado de infano el la utero. La virino sentas uterajn kontrakturojn kaj fortan devigadon por premi. Antaŭ komenco de la premado la kapeto de la infano devus esti finrotaciinta, por ke la infano eliru per la frunto al la perineo de la patrino. La rotacio de la kapeto okazas inter la 1-a kaj la 2-a periodo naska kaj ĝi daŭras pli longe, se la infano estas en la t.n. dorsa pozicio (en la utero ĝi havas dorseton direkte al la dorso de la patrino).

Se la infano estas en la pozicio per la kapeto antaŭen, okazas plej baldaŭ nasko de la kapeto, poste la ŝultretoj kaj la resto de la korpeto, se la infano estas per la ekstremaĵo koksa, eliras plej baldaŭ la pugeto kaj la kruretoj. La infanon en la pozicio transversa ne eblas naski spontanee kaj okazas operacia finigo de nasko (kutime planata cezara sekco). La sama paŝo estadas elektata ankaŭ ĉe la infano de pli granda pezo en la pozicio koksa.

Se la dua fazo naska daŭras pli longe ol du horoj aŭ se minacas oksigena manko de la infano, akuŝisto alpaŝas al uzo de forcepso, eventuale oni faros akutan cezaran sekcon.

La tria naska tempo: nasko de placento

Placento estas apartigita kaj ĝi eliĝas dum kelke da minutoj ĝis kelke da horoj post la nasko de infano. Se ĝi ne estas elligita, ĝi devas esti forigita perkirurgie sub narkoto.

Malsamaj vidpunktoj

La naskiĝo estas por la ankoraŭ graveda virino kaj por aliaj partoprenantoj, ekzemple la patro, emociriĉa evento. Naskiĝon akompanas ofte grandaj doloroj, sed ankaŭ grandaj ĝojoj. Por ke ĝi estu bone travivita, la etoso devas esti konfida por la naskantino.

En Eŭropo naskiĝoj okazas pli ofte en malsanulejoj sub la respondeco de ĝia direktoro. Pli kaj pli da naskontinoj (tamen nur ĉirkaŭ 2%) decidas naski hejme kun helpo de akuŝisto. Dum akvonaskiĝo la infano naskiĝas en granda varma akvujo. Tiuj naskiĝoj ŝajne estas agrablaj, ĉar la bebo alkutimiĝis dum 9 monatoj al la malseka elemento, la patrino estas pli komforta kaj la naskiĝprocezo estas pli rapida kaj facila.

La plej grava celo de la ĉeestantoj de la naskiĝo estas malhelpi damaĝon de la bebo kaj de la patrino. Tamen oni pridiskutas tion, kion signifas tio. La agmaniero kaj la etoso dum naskiĝo varias sekve de la loko, la ĉirkaŭo, ... Ĉefe ekzistas jenaj du malsamaj vidpunktoj:

  • Unuflanke naskiĝo estas vidata kiel medicina evento, kiu kunportas riskojn. Celo de la ĉeestantoj estas ĉefe protekti la bebon kaj la patrinon de kiel eble plej multe da riskoj kaj daŭraj damaĝoj. Aliaj aferoj venos nur post tiuj celoj.
  • Aliflanke naskiĝo estas konsiderata normala korpa procezo, kiu pli ofte okazas sen iuj malfacilaĵoj. Pro tio nur malmulte da medicinaj operacioj necesos. Oni akcentas tenerajn helpmetodojn. Riskoj estas taksataj laŭ siaj probablecoj, sed serioze konsiderataj.

Kiel fine okazas la naskiĝo, povas multe varii. Dependas de la malsanulejo, de la kuracistoj, akuŝistoj, ...

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto Ŝablono:LigoLeginda