Abd al-Aziz Rantisi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Abdul Aziz al Rantisi
Linio 26: Linio 26:
[[it:Abd al-Aziz al-Rantissi]]
[[it:Abd al-Aziz al-Rantissi]]
[[ja:アブドゥルアズィーズ・アッ=ランティースィー]]
[[ja:アブドゥルアズィーズ・アッ=ランティースィー]]
[[ms:Abdul Aziz al Rantisi]]
[[nl:Abdel Aziz al-Rantissi]]
[[nl:Abdel Aziz al-Rantissi]]
[[pl:Abdel Aziz al-Rantisi]]
[[pl:Abdel Aziz al-Rantisi]]

Kiel registrite je 09:51, 2 maj. 2010

Abd al-Aziz RANTISSI, arabe عبدالعزيز رنتيسي, (n. 23-an de oktobro 1947 en Jebna, proksime al Jafo; m. 17-an de aprilo 2004); estis infankuracisto kaj gvidanto de Hamas.

Li estis la 24-an de marto 2004 elektita al nova "Ĝenerala Komandanto" de Hamas du tagojn post la murdo de la ĉefideologo de Hamas Aĥmed Jasin per raketoj de israela milithelikoptero.

Li naskiĝis en la araba vilaĝo Jebna, kiu iĝis poste parto de Israelo, pro kiu lia familio forkuris al Gazo, kie ili vivis en rifuĝejo.

Rantissi pasigis 9 jarojn el sia vivo en prizono (el kiuj 2 jaroj en aresto de la palestina aŭtonomia registaro, pro ribelo). Li estis ĝis 1997 en israela prizono, en komuna ĉelo kun Jasin. Rantissi apartenis al la militema, radikala branĉo de la Hamas-gvidantaro. Li akceptis kiel Jasin la mortigon de la judaj israelaj civitanoj, ĉar ili opiniis tion legitima metodo por la liberigo de Palestinio. Li ne estis tiel religie lerta kiel Jasin, sed li ĉiam apogis la palestinajn milit-agojn por detrui Israelon.

Li jam travivis atencon en 2003, sed la 17-an de aprilo 2004 ankaŭ li estis kaŝmurdita per raketoj de israela milithelikoptero.