A: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lmo:A
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: xal:A үзг
Linio 141: Linio 141:
[[vi:A]]
[[vi:A]]
[[vo:A]]
[[vo:A]]
[[xal:A үзг]]
[[yi:A]]
[[yi:A]]
[[yo:A]]
[[yo:A]]

Kiel registrite je 19:27, 3 maj. 2010

Latina aboco
A B C D
E F G H I J
K L M N O P
Q R S T U V
W X Y Z

Ĉe A-karakteraj radikoj la A-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la A-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la A-formo montras priskribon per ia eco aŭ kvalito, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama eco aŭ kvalito, do esence samsignifa kiel O-formo kun EC-sufikso, sed montras tiam normale tiun econ kiel abstraktan kvaliton (sendependan de io havanta la econ). Ekzemploj:

BON - bona estas eco/kvalito, bono estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, boneco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco. FORT - forta estas eco/kvalito, forto estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, forteco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco. LONG - longa estas eco/kvalito, longo estas tia sama eco/kvalito rigardata en si mem, longeco estas denove tia sama eco/kvalito, sed rigardata kiel apartenanta al io kiel ties eco. RUĜ - ruĝa montras la econ havi certan koloron, ruĝo estas tia koloro rigardata en si mem, ruĝeco estas la eco havi tian koloron.

Ĉe A-karakteraj radikoj la I-formo tipe havas signifon pli-malpli egalan al "esti tia" (ne "igi tia", nek "iĝi tia"). Ekzemploj:

BON - boni = "esti bona" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), boni nepre ne povas signifi "igi bona" nek "iĝi bona". FORT - forti = "esti forta" (eventuale kun iom pli ageca, aktiveca aŭ impreseca nuanco), forti nepre ne povas signifi "igi forta" nek "iĝi forta". RUĜ - ruĝi = "esti ruĝa, impresi ruĝe", sed nepre ne "igi ruĝa" nek "iĝi ruĝa".

Eksteraj ligoj

Vidu ankaŭ jenon: