Saksio-Vajmaro-Eisenach: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) ankoraŭ sen ŝablono "informkesto pereinta ŝtato" |
Moldur (diskuto | kontribuoj) e Saksio-Weimar-Eisenach alinomita al Saksio-Vajmaro-Eisenach |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:02, 5 maj. 2010
Saksio-Vajmaro-Eisenach (germane: Sachsen-Weimar-Eisenach) estis tiel nomata ernesta duklando en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝia ĉefurbo estis Vajmaro. Ĝi estiĝis 1741 (per kunfandiĝo de la duklandoj Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Eisenach, unue en persona unio, ekde 1809 ankaŭ ŝtatjure kiel unuopa ŝtato) ĝis 1918/1920.
La Viena Kongreso en 1815 rangaltigis la duklandon Saksio-Vajmaro-Eisenach al grandduklando. Ekde 1903 ĝi nomis sin "grandduklando Saksio". Inter 1903 kaj 1918 do ekzistis "tri Saksujoj":
- la reĝlando Saksujo (proksimume la nuna federacia lando Saksio)
- la grandduklando Saksujo (parto de la nuna federacia lando Turingio)
- la provinco Saksujo (prusia provinco, parto de la nuna federacia lando Saksio-Anhalto)
En 1918 la grandduklando fariĝis respubliko, kiu en 1920 kuniĝis kun aliaj turingiaj landetoj al la lando Turingio.
|
|
|