Niĝerio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moeng (diskuto | kontribuoj)
e update
Linio 12: Linio 12:
* '''Areo:''' 924.000 km<sup>2</sup>
* '''Areo:''' 924.000 km<sup>2</sup>
* '''Politika sistemo:''' federacia respubliko.
* '''Politika sistemo:''' federacia respubliko.
* '''Ŝtatestro: '''prezidento ''Umaru Yar'Adua''.
* '''Ŝtatestro: '''prezidento ''Goodluck Jonathan''.
* '''Ĉefurbo:''' [[Abuĝo]], ''ekde 1991'' (400 mil, politika), [[Lagoso]] (6 mln, ekonomika).
* '''Ĉefurbo:''' [[Abuĝo]], ''ekde 1991'' (400 mil, politika), [[Lagoso]] (6 mln, ekonomika).
* '''Urboj: ''' [[Ibadano]] (1.060 mil), [[Ogbomoŝo]] (527 mil).
* '''Urboj: ''' [[Ibadano]] (1.060 mil), [[Ogbomoŝo]] (527 mil).

Kiel registrite je 18:54, 6 maj. 2010

La flago de Niĝerio
Anglalingva mapo de Niĝerio

La Federacia Respubliko Niĝerio (angle Federal Republic of Nigeria) estas ŝtato, eksa brita kolonio, en Okcidenta Afriko kaj havas limon kun Benino, Niĝero, Ĉado kaj Kameruno. Ĝi estas la plej loĝata ŝtato de Afriko.

Post jaroj de militista diktaturo la lando provas konstrui demokration kaj stabilan ekonomion. Riĉaj trovejoj de nafto ĝis nun ne povis mildigi la ege disvastigitan malriĉecon. Koruptado, perforto kaj religiaj konfliktoj inter la muslima nordo kaj la kristana sudo restas gravegaj problemoj.

Ĝenerala informo

  • Landkodo: NG.
  • E-nomo: Niĝeria Federacia Respubliko.
  • Nacia nomo: Federal Republic of Nigeria.
  • Areo: 924.000 km2
  • Politika sistemo: federacia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Goodluck Jonathan.
  • Ĉefurbo: Abuĝo, ekde 1991 (400 mil, politika), Lagoso (6 mln, ekonomika).
  • Urboj: Ibadano (1.060 mil), Ogbomoŝo (527 mil).
  • Adm. divido: 19 ŝtatoj kaj federacia ĉefurbo.
  • Loĝantaro: 115.000 mil (1998), inter ili 21% joruba, 21% haŭsa, 18% igbo, 12% fulbe.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Parollingvoj: haŭsa, joruba, igba, fula, kanura, ibibia, eda.
  • Kredantoj: islamanoj 46%, kristanoj 32%, animistoj 20%.
  • Eksporto: nafto, kakao, palmoleo, kaŭĉuko, kotono.
  • Pokapa GNP: 260 $.
  • Organizoj: UNO (1960)
  • Historio: en 1914 fariĝis Brita kolonio. En 1960 estis deklarita sendependeco, al kio sekvis konfliktoj inter diversaj etnogrupoj. En 1967-1970 en orienta parto de la lando estis deklarita Biafra Respubliko. Tri diktatoroj regis laŭvice (kaj post la koncernaj puĉoj) dum la periodo 1983-1999: Muhammadu Buhari, Ibrahim Babangida kaj Sani Abacha.

Niĝerio enhavas la plej grandan loĝantaron en Afriko: el la afrikanoj sude de Saharo, unu el tri loĝas en Niĝerio.

Kiel multe da aliaj afrikaj ŝtatoj, Niĝerio estas linio, iam metita sur la mapo de Brita Imperio. Per la linio tri grandaj etnoj — la haŭsoj de la seka islama nordo, la joruboj de la malseka kristana kaj urbana sud-okcidento, la malriĉaj iboj de la naftoriĉa sudoriento kaj multe da malgrandaj gentoj inter ili — estas metitaj en unu "nacion". En ĝia mallonga vivo, Niĝerio jam estis fendita de civila milito (1967-1970), kiu portis morton al unu miliono da homoj. Sed la linio, kiu donas sangon kaj malpacon, ankaŭ donas riĉecon: la nafto sub la tero, unu el la plej puraj kaj bonaj specoj en la mondo.

El la du — la interetna malpaco kaj la nafto — venas nacio kuntenita de militista, koruptema tiraneco.

La nordaj islamaj federacieroj leĝigis interpreton de ŝario por krima juro. La konfliktoj pri homaj rajtoj (kazo de adultakuzita Safiya Huseini, 2002) kaŭzis diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.

Ekstera politiko

Niĝerio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Esperanto

En Niĝerio estas Esperanto-Federacio de Niĝerio kaj Niĝeria Junulara Esperantista Klubo sen rilatoj al UEATEJO.

Esperantistoj

Vidu ankaŭ jenon:

ak:Nigeria