Cesare Beccaria: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Cesare Beccara, aŭ Cezaro Beccaria, fama itala pensulo / verkisto / juristo, naskiĝis el nobela familio en Milano, filo de Francisko kaj Maria el Visconti el Saliceto, la 15an de m...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 05:06, 7 maj. 2010

Cesare Beccara, aŭ Cezaro Beccaria, fama itala pensulo / verkisto / juristo, naskiĝis el nobela familio en Milano, filo de Francisko kaj Maria el Visconti el Saliceto, la 15an de marto 1738, studentis en Pavio kie magistriĝis en 1758. Edziĝis, malgraŭ opono de la patro, kun tiama sesdekjara Tereza Blasco, el kiu li havis kvar gefiloj. Post apenaŭ 82 tagoj de vidveco edziĝis kun Anna de Grafoj Barnaba Barabò, kun kiu naskis filon, nome Giulio Beccaria.

Lia alproksimiĝo al klerismo okazis post la lego Persaj Leteroj de Charles Montesquieu [1]. Li aliĝis al la rondo de la fratoj Pietro kaj Alessandro Verri kaj kontribuis krei la [Accademia dei Pugni]] (Akademio de la Pugnoj), kunlaboris kun la revuo Il Caffè, temiganta laŭ siaj konceptoj pri edukado de la junularo celantajn encerbigi siajn vidpunktojn pri laŭleĝeco. Laŭ li, homo kulturdotita estus malpli altirita al la krimemo.

El la rondaj diskutoj kun la amikoj Verri al li sparkis la impulso verki libron kiu pelu al reformo avantaĝe de la homaro plej suferanta.[2]

Stimulite precipe de Alksandro Verri, protektanto de enkarcerigitoj, li ekinteresiĝis pri la situacio de la justeco. [3].

Dei delitti e delle pene

Post la publikigo de iuj artikoloj temantaj ekonomion, li presigis (dekomence anonime) en 1764 la libron Dei delitti e delle pene (Pri la krimoj kaj la punoj), mallonga eseo kiu trafis grandan ŝancon en tuta Eŭropo, kaj aparte en Francio, kie ricevis la entuziasman akcepton ĉe kompilistoj de Encyclopédie, de Voltaire kaj de la plej prestiĝaj philosophes kiuj tradukis lian verkon al la franca lingvo. La francan version, fakte, faris André Morellet, abato kaj filozofo, kun notoj de Denis Diderot. Ĉiuj tiuj inteligentoj konsideris la eseon vera kaj propra ĉefverko.[4] La verko estis metita en la indekso de la

La verko estis enkluzivita enIndekso de malpermesitaj libroj en 1767, eble pro la suspekto, ke la distingo inter peko kaj krimo allasu la konvinkon ke la krimo povus esti senpeka. Hodiaŭ, kun la posta saĝo, oni dirus: rafinu la distingon!

Pluaj biografiaĵoj pri Cesare Beccaria

Beccaria vojaĝis tra Eŭropo, ĉie ricevita entuziasme aparte en Parizo. Reveninte al Milano, li ekprofesoris pri “Ĉambraj Sciencoj” (politika ekonomiko), kaj ekprojektis grandan verkon pri la homa kunvivado, neniam kompletitan tamen.

Enirinta la aŭstrian administrejon, en 1771 li estis nomumita membro de la Supera Konsilio de Ekonomio, ŝarĝo konservita laŭ pli ol 20 jaroj, kontribuante al la alsburgaj reformoj malgraŭ kritikoj de la amikoj kiel Verri lin riproĉe vidintaj “burokrato”. ref>C. e M. Sambugar, D. Ermini, G. Salà, op, cit..</ref> Li mortis en Milano la 28an de novembro 1794 trafite de apopleksio, je la ago de 56 jaroj, kaj estin entombigita en la enterigejo de Sankta Gregorio. Pietro Verri bedaŭris ke la tiama gazetaro ignoris la forpasinton kaj perdis okazon montri kiom li estis ennoviga estiminda pensulo.

Oni diskutas ĉu li estis aliĝinto al la tiama framasonismo[5].

Lia filino Giulia estis la patrino de Alessandro Manzoni.


La pensado de intelektulo Cesare Beccaria

Beccaria ricevis influon ankaŭ de legaj kontaktoj kun John Locke, Helvetius kaj, kiel kun grandparto de la milanaj kleristoj, de sensismo de abato Étienne Bonnot de Condillac.

Startinte el la kontraktisma dokrtino, elpensita de Jean Jacques Rousseau, kiu esence fundas la socion sur socia kontrakto celanta gardi la rajtojn de la individuoj, Beccaria difinis, praktike, la krimon kiel rompon de la kontrakto, kaj ne kiel ofendo al la dia leĝo (kiun li tamen, ne ekskludis), kiu apartenas al la privata konscienco kaj ne al la publika sfero [6] . La socio, tial, ĝuas je sindefenda rajto, ekzercinda laŭ la mezuro de la krimo plenumita (principo de proporciismo de la peno) kaj laŭ la kontraktisma principo el kiu devenas, ke neniu homo povas disponi pri la alies vivo.


Batalo kontraŭ la senutila malŝparemo de torturoj

Beccaria proponis, tial, la abolicion de mortopuno, kiu ne malhelpas la krimojn kaj ne efikas kiel timigilo, kaj de la torturo, kiu estas puno antaŭgarda, maljusta kaj kruela, kaj ne utilas malkovri ion ajn, ĉar allasas bubajn konfesojn; li okupiĝis ankaŭ pri la prevento de la krimoj, efikigita, laŭ li, pli de la certeco de la puno ol de la severeco de la puno (principo jam elaborita de anglo Robert Peel).

Beccaria defendis la principon: "Nullum crimen nulla poena sine lege" (neniu krimo kaj neniu puno sen leĝo). Kiu hodiaŭ oni dirus principo de leĝeco. Li krome subtenis ke, por ĉiu ajn krimulo, vivo pasigota en karcero seniganta je libero estas pli timiga ol mortopuno: la ekzekuto ne funkcias kiel timigilo kontraŭ la krimemo ĉar la homoj emas forgesi kaj tute formovi la traŭmatan kaj sangan eventon, ankaŭ pro tio ke en la kolektiva memoro ne estas ligita al memoro de kulpeco (estante tiam la proceso ne publike sekvata), kaj funde la krimulo rekompensas la socion nur per momenta sufero. La efika bremso de la krimemo ne estas la krueleco de la puno, sed la certeco ke la kulpulo estos punita, ankaŭ nesevere sed certe kaj neeviteble.

Eble influis sur tiun ideon ankaŭ Tommaso Campanella}}, kiu rilate karceron jam havis sperton kaj skribis: “oni substrekas kiel la eta krimemo trovas en tiu realo nutron kaj loĝon sekurigitajn kaj havas spronon plenumi krimojn por regajni rajton tion rehavigi al si”. Laŭ la sama aŭtoro, la mortopuno licas kaj utilas nur en kazoj en kiuj la fuĝo el karcero povus minaci la sekurecon de la socio (Tiu motivo estis uzita de Robespierre por urĝi mortopunon de Ludoviko la 16-a (Francio), kiu male komencis Teroron).


Influo de la ideoj de Beccaria

La teorioj de Beccaria influis la leĝfaradon de multegaj ŝtatoj kaj ankoraŭ hodiaŭ nemaloftas debatoj pri ili.

Krome la verko kontribuis plie enradikigis en la ekleziaj medioj pliakcenti la distingon, fakte jam praktikitan, en la krima agado la aspekton "krima" el aspekto "peka" kaj precipe ke la leĝo kaj juĝistaro persekutu la unuan ignorante la duan. Lia klerismo estas tute akorda kun la kristana kredo tiel ke foje Beccaria estas enkalkulita en la roto de kristana, aŭ humanista, klerismo.

Alio

  • Karceroj foje portas lian nomon “Beccaria")


Precipaj verkoj

  • Dei delitti e delle pene (1763)
  • Ricerche intorno alla natura dello stile (1770)
  • Elementi di economia pubblica (1804)
  • [2] Leteroj kaj minoraj skriboj de Cesare Beccaria


Eksteraj ligoj

[3] Itallingva teksto

[4] Anglalingva komento

[5]


Bibliografio

Groenewegen, Peter D. (2002), Eighteenth-Century Economics: Turgot, Beccaria and Smith and their Contemporaries, London: Routledge, ISBN 0415279402.

Etica e politica nell'utilitarismo di Cesare Beccaria Di Giuseppe Zarone, 1971


Notoj kaj referencoj

  1. C.e M. Sambugar, D. Ermini, G. Salà - Percorsi modulari di lettura e di lavoro: Dall'Illuminismo al Realismo, ed. La Nuova Italia
  2. C. e M. Sambugar, D. Ermini, G. Salà, Percorsi modulari di lettura e di lavoro: Dall'Illuminismo al Realismo, Firenze, ed. La Nuova Italia
  3. Gianmarco Gasparri (a cura) Viaggio a Parigi e Londra (1766-1767) - Carteggio di Pietro ed Alessandro Verri, Milano, Adelphi, 1980
  4. vedi, ad esempio, Voltaire, Commento al libro "Dei delitti e delle pene", in Grande antologia filosofica, vol. XIV, pp. 570-71
  5. [1]
  6. F.Venturi, Settecento riformatore, Einaudi, Torino, 1969)


Artikoloj kunrilataj