Hildisrieden: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:
==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Hildisrieden datiĝas el la jaro [[1077]] kiel ''Hiltegesrein'', jarcenton poste en la jaro [[1173]] la loko menciiĝis kiel ''Hiltensrieden''.
La unua dokumenta mencio de Hildisrieden datiĝas el la jaro [[1077]] kiel ''Hiltegesrein'', jarcenton poste en la jaro [[1173]] la loko menciiĝis kiel ''Hiltensrieden''.

Dum [[mezepoko la vilaĝo apartenis al la [[Habsburgoj]]. Kiam la 28-an de decembro [[1385]] la [[Lucerno|lucernanoj]] konkeris kaj bruligis la fortikaĵon [[Rothenburg LU|Rothenburg]], ili ankaŭ akiris la kontrolon pri Hilidisrieden, kion la Habsburgoj tamen rekonis nur la 16-a de julio [[1394]] per la tiel nomita 20-jara Paco. La kompletan kontrolon pri Hildisrieden Lucerno akiris post la konkero de [[Argovio]] fare de la [[Svisla Ĵurkomunumo]] en la jaro [[1415]]. Hildisried ek de tiam ĝis la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] apartenis al la lucerna voktejo [[Rothenburg LU|Rothenburg]] kaj tiam ĝis 1803 al la helveta distrikto Sempach. Ek de [[1803]] gix estas komunumo de la [[Kantono Lucerno|lucerna]] [[distrikto Sursee]].


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 16:07, 9 maj. 2010

Hildisrieden
Blazono de Hildisrieden
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 9′ 0″ N 8° 13′ 45″ O / 47.15000 °N, 8.22917 °O / 47.15000; 8.22917 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 0″ N 8° 13′ 45″ O / 47.15000 °N, 8.22917 °O / 47.15000; 8.22917 (mapo)
Areo 7,04 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 6024
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Hildisrieden
vdr

Pri la komunumo

Hildisrieden estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Hildisrieden situas oriente de Sempach sur la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Erlosen, kun bela panorama rigardo al la Lago de Sempach kaj al Pilato. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Hildisrieden mem el la vilaĝoj kaj setlejoj Breite, Mühlacker, Gimmermeh, Ohmelingen kaj Traselingen. Norde de la vilaĝocentro fontas la rivero Seetaler Ron, alfluanto de la Lago de Sempach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,04 km², de kiuj 11,90% estas kovritaj de arbaro, 78,0% servas por agrikulturo kaj 10,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hildisrieden limas en nordo al Neudorf, en nordoriento al Römerswil, en sudoriento al Rain, en sudokcidento al Neuenkirch, kaj en okcidento al Sempach.

Trafiko

Hildisrieden estas konektita al al publika transportreto per buslinio de Lucerno al Beromünster kaj Rickenbach kaj poŝtaŭtolinio de Hochdorf al Sempach-Station.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 2 kilometrojn sudoriente en Sempach.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hildisrieden datiĝas el la jaro 1077 kiel Hiltegesrein, jarcenton poste en la jaro 1173 la loko menciiĝis kiel Hiltensrieden.

Dum [[mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. Kiam la 28-an de decembro 1385 la lucernanoj konkeris kaj bruligis la fortikaĵon Rothenburg, ili ankaŭ akiris la kontrolon pri Hilidisrieden, kion la Habsburgoj tamen rekonis nur la 16-a de julio 1394 per la tiel nomita 20-jara Paco. La kompletan kontrolon pri Hildisrieden Lucerno akiris post la konkero de Argovio fare de la Svisla Ĵurkomunumo en la jaro 1415. Hildisried ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj tiam ĝis 1803 al la helveta distrikto Sempach. Ek de 1803 gix estas komunumo de la lucerna distrikto Sursee.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Hildisrieden grekeProfilo de la komunumo sur la kantona retejo grekeHildisrieden en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen

Ŝablono:Projekto