Albulopasejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
strato --> vojo
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Albula-sola
Linio 34: Linio 34:
[[de:Albulapass]]
[[de:Albulapass]]
[[en:Albula Pass]]
[[en:Albula Pass]]
[[fi:Albula-sola]]
[[fr:Col de l'Albula]]
[[fr:Col de l'Albula]]
[[it:Passo dell'Albula]]
[[it:Passo dell'Albula]]

Kiel registrite je 05:43, 13 maj. 2010

Albulopasejo
Albulopasejkulmino
montpasejo
Alteco 2312 m
Koordinatoj 46° 35′ 2″ N 9° 50′ 20″ O / 46.58389 °N, 9.83889 °O / 46.58389; 9.83889 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 2″ N 9° 50′ 20″ O / 46.58389 °N, 9.83889 °O / 46.58389; 9.83889 (mapo)
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rejno-InnDanubo
Ligas Tiefencastel-La Punt
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Albulopasejo (romanĉe: Pass d'Alvra) estas montpasejo en Kantono Grizono en Svislando. Ĝi estas akvodislimo inter Norda Maro kaj Nigra Maro.

Priskribo de la vojo de norokcidento al sudoriento

La pasejvojo komenciĝas en Tiefencastel kaj tiam unue sekvas la riveron Landwasser orienten ĝis Filisur. De tie la vojo turniĝas suden laŭlonge de la rivero Albulo paralele al la Albulofervojo ĝis Preda, kie la fervojo malaperas en tunelo. La vojo nun grimpas al la pasejkulmino sur altecon de 2312 m s.m.. De tie la vojo en sudokcidentan direkton malsuprengrimpas tra la Valo de Alvro, kiu donis al la pasejo ĝian romanĉlingvan nomon, ĝis al Chamues-ch-S-chanf en la fundo de la Engadino. Laŭlonge de la rivero Inn la vojo nun orienten kondukas al Zernez, la finpunkto de la pasejvojo.

Historio

Dokumento pri aliancprojekto el la jaro 1451 inter la Griza Alianco kaj Supra Engadino mencias krucon sur la Albulopasejo. Unuan detalan priskribon liveras raporto de venezia ambasadekipo, kiu sub grandaj danĝeroj transpaŝis la pasejon la 29-an de decembro 1525. La konvencio de ruptura Albule el la jaro 1544 estis interkonsento pri la malfermo de la pasejo dum vintro. Pro la granda lavango-danĝero necesis ĉiam marki la vojon per lignaj stangoj. Por kovri la kostojn por la flegado de la vojo la loĝantoj el la najbareco rajtis enkasigi vojmonon. Francio instalis sur la vojo tra Albulo kaj Berninopasejo poŝtservon al Venecio, kio altigis la allogon de la du pasejoj. Tio ŝanĝiĝis post konstruo de la venecia Marko-Strato de Bergamo al Morbegno. Post tiam la trafikfluo pasis al Splügenpasejo. Post la malfermo de la Albulofervojo en la jaro 1908, la pasejo perdis praktike sian tutan signifon por la trafiko kaj tial ek de tiam vintre restas fermita.

Albulaotunelo

En alteco de 1800 m s.m. sub la pasejo pasas la Albulotunelo de la Retia Fervojo, kiu havas longecon de 5865 m.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto grekeLa Albulopasejo en la Historia Leksikono de Svislando