Lineara sendependeco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bs:Linearna nezavisnost
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Kebebasan linear
Linio 51: Linio 51:
[[he:תלות לינארית]]
[[he:תלות לינארית]]
[[hu:Lineáris függetlenség]]
[[hu:Lineáris függetlenség]]
[[id:Kebebasan linear]]
[[is:Línulegt óhæði]]
[[is:Línulegt óhæði]]
[[it:Indipendenza lineare]]
[[it:Indipendenza lineare]]

Kiel registrite je 08:43, 15 maj. 2010

En lineara algebro, familio de vektoroj el vektora spaco estas lineare sendependa, se neniu el ili povas esti skribata kiel lineara kombinaĵo de finie multaj aliaj vektoroj.

Ekzemple, en la tri-dimensia Eŭklida spaco R3, la tri vektoroj (1, 0, 0), (0, 1, 0) kaj (0, 0, 1) estas lineare sendependaj, dum (2, −1, 1), (1, 0, 1) kaj (3, −1, 2) ne estas tiaj. (La tria vektoro estas la sumo de la unuaj du.)

Vektoroj, kiuj ne estas lineare sendependaj, nomiĝas lineare dependaj.

Difino

Estu v1, v2, ..., vn vektoroj. Ili nomiĝas lineare dependaj, se ekzistas nombroj a1, a2, ..., an, ne ĉiuj egalaj al nulo, tiel ke:

(Noto: La nulo dekstre estas la nula vektoro, ne la nombro nulo.)

Se tiaj nombroj ne ekzistas, tiam la vektoroj nomiĝas lineare sendependaj.

Tiu ĉi kondiĉo povas esti reformulata kiel sekvas: Se a1, a2, ..., an estas nombroj tiaj ke

tiam am = 0 por m = 1, 2, ..., n.


Pli ĝenerale, estu V vektora spaco super korpo K, kaj estu {vm}mM familio de elementoj de V. La familio estas lineare dependa super K, se tie ekzistas familio {aj}jJ de nenulaj eroj de K tia ke

kie la indeksa aro J estas nemalplena, finia subaro de M.

Aro X de elementoj de V estas lineare sendependa, se la respektiva familio {x}xX estas lineare sendependa.


La koncepto de lineara sendependeco estas grava, ĉar aro de vektoroj, kiuj estas lineare sendependaj kaj generas la vektoran spacon, formas bazon de la vektora spaco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Broŝuro "Fundamentoj de lineara algebro" (pdf-dosiero, 27 p.)