Eta Emme: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 19: | Linio 19: | ||
*[http://www.umwelt-luzern.ch/index/gewaesser/kleine_emme.htm Retejo pri Eta Emme] |
*[http://www.umwelt-luzern.ch/index/gewaesser/kleine_emme.htm Retejo pri Eta Emme] |
||
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8755-1-2.php Eta Emme en la Historioa Leksikono de Svislando] |
*[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8755-1-2.php Eta Emme en la Historioa Leksikono de Svislando] |
||
*[http://www.hydrodaten.admin.ch/d/2425.htm Hidrologiaj datumoj pri Eta Emme en Littau sur la retejo de la Svisa Federacia Oficiejo pri Medio] |
|||
Kiel registrite je 21:18, 16 maj. 2010
Eta Emme | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Eta Emme aŭ Malgranda Emme (germane Kleine Emme) , kiel oni nomas ĝin por distingi de Emme en Kantono Berno, estas rivero en Kantono Lucerno. Ĝi havas longecon de 58 km.
Fonto
La ĉefa fontrivero de Eta Emme estas la tiel nomita Waldemme (en Esperanto Arbara Emme), kies fonto troviĝas ĉe Emmensprung (en Esperanto Salto de Emme) sur alteco de 1467 m s.m. ĉe la koordinatoj 46° 48′ 5″ N 8° 4′ 0″ O / 46.80139 °N, 8.06667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 5″ N 8° 4′ 0″ O / 46.80139 °N, 8.06667 °O (mapo). Emmensprung situas ĉe la okcidenta pinto de Kantono Obvaldo sur la teritorio de la komunumo Giswil norde de Brienzer Rothorn.
La Fluo
En la valo de Entlebuch ĝi kuniĝas kun la malpli granda Weissemme (en Esperanto Blanka Emme) kaj nomiĝas nun Eta Emme. La rivero fluas nun orienten kuniĝas en Entlebuch kun la rivero Entle, kiu alfluas de sudo, kaj poste en Wolhusen kun Wohlhuser Wigger, alfluante de nordokcidento. La rivero forlasas tiam la distrikton Entlebuch kaj formas nun la limon de la distriktoj Sursee kaj Lucerno. Norde troviĝas la komunumo Ruswil, sude Werthenstein kaj poste Malters kaj Littau.
Utiligado por elektra energio
En ĝia suba parto la rivero en kvar lokoj estas utiligata por produktado de elektra energio, nome ĉe Wolhusen, Ettisbühl-Malters, Littau-Torenberg kaj Emmen-Emmenweid.
Alfluejo
En Emmenbrücke la rivero sur alteco de 432 m s.m. alfluas al Reuss.