Gregorio la 7-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Григорий VII
e roboto aldono de: yo:Pope Gregory VII
Linio 113: Linio 113:
[[vi:Giáo hoàng Grêgôriô VII]]
[[vi:Giáo hoàng Grêgôriô VII]]
[[war:Papa Gregorio VII]]
[[war:Papa Gregorio VII]]
[[yo:Pope Gregory VII]]
[[zh:額我略七世]]
[[zh:額我略七世]]

Kiel registrite je 18:23, 19 maj. 2010

Gregorio la 7-a

Gregorio la 7-a - naskiĝinta Ildebrando de Aldobrandeschi el Soano (ToskanioItalio) ĉirkaŭ 1020, kaj forpasinta la 25an de majo 1085) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 22-a de aprilo 1073 ĝis la morto.

Vivo

Li translokiĝis al Romo, eble, en 1028 kie li estis instruita kaj edukita ĉe patra onklo abato de la monaĥejo Sankta Maria ĉe Aventina Monto. Sekvinte (1046) al Germanio la enprizonigitan papon Gregorion la 6-an, post ties morto li decidis monaĥiĝi ĉe monaĥejo de Cluny (Francio), kie perfektigis sian pristudan preparon kaj kie, pro sia devoteco kaj grava prudento, li estis alte estimata precipe de estonta papo Leono la 9-a. Kun la permeso de tiu ĉi li revenis monaĥe servi en la ekstermurega monaĥejo Sankta Paŭlo en Romo, kie li estis elektita abato. Nemulte poste, li estis promociita Kardinalo de Sankta Roma Eklezio kaj oficis sub la papoj Leono la 9-a, Viktoro la 2-a, Stefano la 9-a, Nikolao la 2-a kaj Aleksandro la 2-a, de kiuj ricevis taskojn de papa delegito en multaj gravegaj internaciaj aferoj en Francio kaj Germanio.

Papado de Gregoro la 7-a

Post la morto de Aleksandro la 2-a li estis unuanime levita al la Sanktapetra Sojlo sin nomigante per simbola nomo de Gregorio, honore al la papo enprizonigita. Lia programo puŝis lin defendi ĉiuforte la liberon kaj sendependecon de la eklezio fronte la sekularaj povoj entrudiĝintaj en la regadon de la eklezio per proprainiciata elektigo ka enocifigo de la episkopoj. Tio enkondukis al konflikto kun la romia imperiestro Enriko la 4-a: fama estas la malsupreniro (1074) de tiu lasta al Canossa (Toskanio) por repaciĝi kun la papo kiu lin eskomunikis kaj liberigis liajn subulojn el ĵuro feŭde obei pro la imperiestra (subtenita de kelkaj espiskopoj) decido depapigi la saman Gregorion la 7-an.

Famega, kaj riĉa je konsekvencoj, estas lia dekreto, poste nomita Dictatus papae, en kiu estas listigitaj iuj rajtoj de la eklezio fronte al la ŝtataj povoj.

Rilate tiun lukton, diratan ankaŭ investitura polemiko, inter la papo, serĉanta absolutan sendependon por la tuta eklezio, kaj la imperiestro serĉanta monon el la investituroj por funkciigi la ŝtaton, laŭ historiistoj kaj opiniistoj, io ekscesis kvankam la papo devis evitigi ke la eklezio fariĝu ŝtata afero. Nur en la estontaj jarcentoj la ideoj maturiĝe klariĝos.

La finvivaj vortoj de Gregoro estis: “Mi ŝatis justicon kaj malŝatis maljusticon, por tio mi mortas en ekzilo”. Li mortis en Salerno (Italio), en kies katedralo oni ripozigis lian mortrestaĵon. Lin leviĝis al digneco de sanktulo papo Paŭlo la 5-a en 1606. La kontrasto kun la romia imperio ne malhelpis, ke papo Gregorio energie celus al reformo en la eklezio interalie favorante, kun precizaj normoj, la elekton de dignaj pastoroj en la regado de la diocezoj.

Papo antaŭa: Aleksandro la 2-a, sekva papo: Viktoro la 3-a.


Ŝtato kaj Eklezio laŭ la politikaj konceptoj de Gregorio la 7-a

Vidu Dictatus Papae


Voĉoj kunrilataj

Dictatus Papae

Gregoria reformo

Investitura polemiko

Bibliografio

S. Gregorius VII: Concilia et Registrum huius sancti Papae continet

Friedrich Wilhelm Bautz, "GREGOR VII. (Hildebrand), Papst" in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon vol. 2 (Hammonae, 1990. ISBN 3-88309-032-8) , columnae 310–315 (Theodisce)

Franco Cardini e Marina Montesano, Storia Medievale, Firenze, Le Monnier. Università/Storia, 2006, p. 195 "Gregoro komprenis ke jam venis la momento lanĉi la atakon. En 1075 malpemesis al ĉiuj laikoj, minace de eskomunuko, investi iun ajn ekleziulon. En 1078, en 27 koncizaj propozicioj, li fiksis sian koncepton laŭ kiu la papo havas en tero absolutan povon kaj rajtias ekzigi eĉ la laikajn suverenaojn”.

Pierre Milza, Histoire de l'Italie, Fayard, 2005 (ISBN 2213623910)

Michel Balard, Jean-Philippe Genêt, Michel Rouche, Des Barbares à la Renaissance, Hachette, 1973 (ISBN 2011455405)

Jean Chélini, Histoire religieuse de l'Occident médiéval, Hachette, 1991. (ISBN 2012790747)

Yves Congar, L'Église de Saint Augustin à l'époque moderne, Le Cerf, 1997. (ISBN 2-204-05470-4) disponible sur [4]

Paul Fargues, Histoire du Christianisme - Tome III - De Charlemagne à la Renaissance, Fischbacher 1934

J.-P Cuvillier, L’Allemagne médiévale, Tome 1 : Naissance d'un État (VIIIe-XIIIe Siècles, Payot, 1979

Sous la direction de A Fliche et V Martin, Histoire de l'Église, des origines jusqu'à nous jours, Bloud & Gay : Auguste Fliche, La réforme grégorienne et la reconquête chrétienne, 1934

Sous la direction de J.-M. Mayeur, Charles et Luce Pietri, André Vauchez, M. Venard, Histoire du christianisme, Tome 5, Desclée, 1991-2001 (ISBN 2-7189-0573-5)

Robert Folz, L'idée d'Empire en Occident du Ve au XIVe siècle, Aubier, Paris, 1953

E Jordan, L'Allemagne et l'Italie aŭ XIIe et XIIIe siècles, Presses Universitaires de France, Paris, 1937-1939

Ŝablono:LigoElstara