Skalo de Richter: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: yi:ריכטער סקאלע; cosmetic changes
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ar:مقياس ريختر
Linio 17: Linio 17:


[[af:Richterskaal]]
[[af:Richterskaal]]
[[ar:مقياس ريشتر]]
[[ar:مقياس ريختر]]
[[bg:Скала на Рихтер]]
[[bg:Скала на Рихтер]]
[[bn:রিক্টার পরিমাপ]]
[[bn:রিক্টার পরিমাপ]]

Kiel registrite je 08:35, 24 maj. 2010

La internacia skalo de Richter [Riĥter] estas komparilo por la forteco de tertremoj.

Ĝi baziĝas sur la moviĝo de la tertavoloj en la tertrema subcentro kaj estas logaritma: Unu ŝtupo signifas 10-oble pli grandan moviĝon kaj 32-oble pli grandan energion. Teorie la skalo estas senlima; praktike la firmeco de la rokaro ne permesas tertremojn pli fortajn ol proksimume 9,5.

La skalo estis enkondukita en 1935 de Charles Francis Richter. Antaŭe oni uzis la skalon de Mercalli [merKAli], kiu baziĝas sur la rimarkeblaj efikoj ĉe la surcentro de tertremo kaj ankoraŭ estas uzata por priskribi tiujn efikojn.

Pro la fakta supra limo de 9,5 la skalo de Richter ne tre bone taŭgas por tertremoj de forto pli granda ol 8, kiuj malgraŭ malsimilaj energioj tendencas havi similajn Richter-valorojn.. Oni tial enkondukis la Momant-magnitudan skalon.

Vidu ankaŭ jenon: