Postmorto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg, ko, nl, pt forigo de: la, tr modifo de: de, fi, fr, ru, vi
Linio 42: Linio 42:
[[kategorio:religio]] [[kategorio:antropologio]] [[kategorio:filozofio]] [[kategorio:postmorto]]
[[kategorio:religio]] [[kategorio:antropologio]] [[kategorio:filozofio]] [[kategorio:postmorto]]


[[bg:Живот след смъртта]]
[[de:Ewiges Leben]]
[[de:Leben nach dem Tod]]
[[en:Afterlife]]
[[en:Afterlife]]
[[es:Más allá]]
[[es:Más allá]]
[[fi:Tuonpuoleinen]]
[[fi:Kuolemanjälkeinen elämä]]
[[fr:Vie éternelle]]
[[fr:Vie après la mort]]
[[he:חיים לאחר המוות]]
[[he:חיים לאחר המוות]]
[[ja:来世]]
[[ja:来世]]
[[la:Vita aeterna]]
[[ko:내세]]
[[nl:Leven na de dood]]
[[pl:Życie pozagrobowe]]
[[pl:Życie pozagrobowe]]
[[pt:Vida após a morte]]
[[ru:Загробная жизнь]]
[[ru:Жизнь после смерти]]
[[simple:Afterlife]]
[[simple:Afterlife]]
[[sv:Livet efter detta]]
[[sv:Livet efter detta]]
[[tr:Ahiret]]
[[vi:Lai thế]]
[[vi:Thế giới sau khi chết]]

Kiel registrite je 14:40, 25 maj. 2010

Postmortotranstombo estas stato de homo post la morto. Tiu estas unu el la ĉefaj okupoj de religioj kaj multaj filozofiaj skoloj. La pensado pri postmorto, kaj la timo pri tio, estas sekvo de instinkto de memkonservado, komuna la ĉiuj vivantaj estaĵoj.

Transtombo estas ĉio kio estus krom la surtera vivo. Transtombo povas esti infero, purgatorio, paradizo, vaganteco, ktp. laŭ malsamaj religiaj vidpunktoj.

Estas, laŭ Seneko, precipe, du ebloj al postmorto: la neesto aŭ la esto.

Kredo al neesto

Materialistoj kredas ke postmorto estas la fino de ekzistado, kaj diras ke se ne estas nenio postmorte, oni ne timu la morton. Male, oni devas timi postmorton kaj perdas la liberecon ĉar devas obeii religiajn regulojn.

Panteismo, kaj kelkaj pli intelektaj skoloj de Budhismo kaj eĉ de Hinduismo, akceptas ian inteligentan precipon ekster la materio, kaj kredas ke homa animo estos ensorbiĝata en la Universan Tuton post la morto. Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas ties animo kaj donas al tiu vivon, inteligenton kaj senton. Post la morto, tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble, ĉi tiu doktrino diferencas de materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum materialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj al individuo. Al la homo estas same esti dronita en nenio aŭ en komuna ujego; eksterminite aŭ perdite sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ ne ekzisto ĉar la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas kaj por ĉiam la persona memo malaperas.

Kredo al esto

Plej parto de religioj akceptas la konservadon de memo post la morto. Al tiuj skoloj restas du eblecoj: la feliĉo aŭ la malfeliĉo post la morto.

Ekscepte al pli ortodoksa kalvinismo, la religioj diras ke la sorto de ĉiu animo post la morto dependas de personaj kvalitoj. Laŭ tio principo, la animoj devas respondi por siaj agoj, kaj ricevi feliĉon aŭ malfeliĉon post la morto. Laŭ la religio, tiuj agoj eble estas nur moralaj, aŭ inkluzive obeon al ritojn kaj cerimonioj dum la vivo, ekzemple, fundamentalismaj kristanoj kredas ke homo bezonas nepre ricevi bapton por esti feliĉa post la morto.

Ne ĉiuj religioj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto. Ekzemple, adventismo kaj Jehovismo diras ke la bonaj homoj estos feliĉaj, sed malbonaj homoj simple malaperos, sekve, ne estos puno al malbonaj agoj. Al klasika paganismo, ĉiuj estus iom malfeliĉaj post la morto, la bonaj homoj ne ricevus punon, sed ankaŭ ne ricevus premion en infero kaj eĉ sojfus kaj malsatus se parencoj ne plu oferus manĝaĝojn al ili.

Ĉiuj skoloj kiuj akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte, la estontajn punojn kaj ĝuojn, esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj, precipe per la kondiĉoj de okazigantaj unujn kaj aliajn.

Al kelkaj religioj, la puno aŭ premio venos nur en la Lasta juĝo. Al ili, post la morto, la animo dormos aŭ malaperos ĝis la fino de la mondo, kiam Dio revokis la mortintojn por juĝi ilin. Aliaj kredoj diras ke tuj post la morto, la homoj ricevos punon aŭ premion. Fine, kelkaj kredoj diras ke homoj reenkarniĝos por nova surtera vivo, kaj aliaj diras ke homoj vivu nur unufoje. Tiu tezo estas plimalpli komuna je pluraj religioj (precipe Hinduismo kaj Ĝajnismo) kelkaj apartaj skoloj de religioj ne reenkarniĝkredaj (ekzemple Druzoj, gnostikismo ktp) kaj antikvaj kaj pli modernaj filozofioj (Pitagorismo, Platonismo, individuaj pensistoj, vidu en apartaj artikoloj) kaj/aŭ tiuj de la spiritismo.

Vidu ankaŭ