Pirahana lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:피라항어
Linio 60: Linio 60:
[[fr:Pirahã (langue)]]
[[fr:Pirahã (langue)]]
[[it:Pirahã]]
[[it:Pirahã]]
[[ko:피라하어]]
[[ko:피라항어]]
[[lt:Piraha kalba]]
[[lt:Piraha kalba]]
[[nl:Pirahã]]
[[nl:Pirahã]]

Kiel registrite je 22:57, 26 maj. 2010

La pirahana lingvo (Pirahã) estas lingvo parolata inter la samnoma popolo. Ili loĝas en Brazilo, ĉe la Majsia rivero, enflurivero de la Amazono.

La pirahana lingvo estas fonologie la plej simpla konata lingvo, havanta nur dek fonemojn, unu fonemo malpli ol la rotokasa. Ĝiaj fonemoj estas:


Dulipa Gingiva Vela Glota
Senvoĉa plozivo p t (k)* x
Voĉa plozivo b g
Frikativo s** h
Vokalo a i o
* alta tono
* Oni kredas ke /k/ estas libervola kompono de /h/ kaj /i/.
** Nur viroj uzas la /s/-fonemon; virinoj uzas anstataŭ /h/.


La sumo de fonemoj estas nur dek unu se /k/ estas konsiderata kiel fonemo; se ne, viroj uzas dek fonemoj, kaj virinoj nur naŭ (Esperanto, kompare, havas dudek ok). Tamen, ekzistas multaj alofonoj de ĉi tiuj fonemoj; ekzemple, /b/ havas kiel alofonojn bilabialan nazalon (kiel Esperanto /m/) kaj bilabialan voĉan trilon, kaj /g/ havas tre strangan duoblan frapon kiu estas unika al tiu lingvo, laŭ aktuala lingvistika scio.

La IFA ekvivalentoj de la fonemoj estas:

/p t k ʔ b g s h a i o/

La pirahana estas aglutinanta kiel Esperanto, uzante multajn afiksojn por komuniki signifojn. Multaj verboj estas afiksoj, speciale verboj de ekzisto aŭ egalo. Ekzemple, la pirahana frazo "estas pakao (tipo de mamulo) tie" uzas nur du vortojn:

"káixihíxao.xaagá gáihí"
pakao.ekzisti tie

La pirahana ankaŭ uzas sufiksojn kiuj komunikas evidentecon, kategorio de gramatiko, kiu komplete mankas al la hindeŭropaj lingvoj. Unu el tiuj sufiksoj, /-xáagahá/, signifas ke la parolanto estas komplete certa pri sia informo:

"hoagaxóai hi páxai kaopáp.i.sai.xáagahá"
Hoagaxóai li fiŝ-tipon kapti.EPEN.NOMIN.certeco

Interese, la pirahana uzas kvin paroladmediojn; informo povas esti parolata (la normalo), fajfita, zumita, kriegita aŭ enmuzikigita. Fajfitaj lingvoj estas raraj, interesiganta la pirahanan kiel studo pri la forteco de tono kaj akcento en komuniko.

La pirahana havas malmultajn fremdajn vortojn, ĉefe el la portugala. La pirahana "kóópo" ("taso") venas el la portugala vorto "copo", kaj "bikagogia" ("aferoj") venas el la portugala "mercadoria".

Nur ĉirkaŭ 150 personoj parolas la pirahanan, en ok vilaĝoj laŭ la Majsia Rivero; tamen, la plejparto de ili estas unulingvaj, sciantaj nur kelkajn portugalajn vortojn. Estas kredo inter la pirahana popolo ke ilia lingvo estas la plej bona parolata lingvo, tial ne ŝajnas esti antaŭvidebla danĝera de lingvomorto.

Eksteraj ligiloj