Karintio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pl:Karyntia (land)
e roboto modifo de: pl:Karyntia
Linio 117: Linio 117:
[[no:Kärnten]]
[[no:Kärnten]]
[[os:Каринти (зæхх)]]
[[os:Каринти (зæхх)]]
[[pl:Karyntia (land)]]
[[pl:Karyntia]]
[[pnb:کارنتھیا]]
[[pnb:کارنتھیا]]
[[pt:Caríntia]]
[[pt:Caríntia]]

Kiel registrite je 21:59, 31 maj. 2010

Karintio (germane Kärnten [kern't-n], slovene Koroška [koroŝ'ka]) estas la plej suda kaj la plej suna federacia lando de Aŭstrio.

Okcidente troviĝas la limo al Orienta Tirolo, norde kaj nord-oriente al Salzburg kaj al Stirio kaj sude al Slovenio kaj Italio kie situas en alteco de 1 509 m la tri landa punkto nomata Trilandangulo. En baseno inter la Centraj Alpoj norde kaj la Karnaj Alpoj kaj la Karavankoj sude troviĝas la du plej gravaj urboj Klaŭdiforumo kaj Villach (prononcu: Fil'aĥ). Inter tiuj troviĝas la lago Wörthersee. Kune kun multaj aliaj lagoj ĝi estas la centro de la somera turismo.

Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la senlaboreco.

La plej grava rivero de Karintio estas la Dravo. La Dravaj elektraj centraloj produktas 12 % de la elektro por tuta Aŭstrio.

En la suda parto de Karintio vivas la popolgrupo de la Karintiaj slovenoj (proksimume 15 000 anoj) kiel agnoskita minoritato. La diskuto pri la popolgrupaj rajtoj (dulingvaj lernejoj, dulingvaj urboŝildoj) estas tre emocie gvidata.

Vidu ankaŭ