Libro de Rut: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Rut (libro) alinomita al Libro de Rut, alidirektilo lasita
Linio 49: Linio 49:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.gutenberg.org/ebooks/24057 'La Libro Ruth' en Projekto Gutenburg]
* [http://www.gutenberg.org/ebooks/24057 La 'Libro de Rut' en Projekto Gutenburg]


{{Libroj de la Malnova Testamento}}
{{Libroj de la Malnova Testamento}}

Kiel registrite je 06:11, 1 jun. 2010

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Rut estas libro de la Biblio.

Por la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.

Por la judoj ĝi apartenas al la Tanaĥo respektive la tria parto de la Biblio (כתובים). Pli precize: ĝi estas unu el la kvin festo-skribrulaĵoj (ְּמגלות), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

  • Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
  • Alta Kanto je Pasko
  • Kohelet je la festo de laŭboj
  • Plorkantoj je la 9-a de Ab, memoro pri la detruo de la templo
  • Ester je Purimo

Nomo

La libro nomiĝas

La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.

Aŭtoro

Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popol-rakonton el la tempo de la reĝoj.

Enhavo kaj strukturo

Rut sur la kampo de Boaz, pentraĵo el la jaro 1828

La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto.

La plej konata citaĵo estas la eldiro de Rut al Naomi:

Citaĵo
 Kien vi iros, mi ankaŭ iros,

kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos;
via popolo estas mia popolo,

kaj via Dio estas mia Dio. 
— Rut 1,16

Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:

Citaĵo
 Boaz salutis la rikoltistojn: "La Eternulo estu kun vi!"
Kaj ili respondis al li: "La Eternulo vin benu!" 
— Rut 2,4

Graveco

  • La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
  • La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.
  • Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
  • Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
  • Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj