Kompozita materialo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Kompozit
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ro:Material compozit
Linio 56: Linio 56:
[[pl:Materiał kompozytowy]]
[[pl:Materiał kompozytowy]]
[[pt:Compósito]]
[[pt:Compósito]]
[[ro:Materiale compozite]]
[[ro:Material compozit]]
[[ru:Композиционный материал]]
[[ru:Композиционный материал]]
[[simple:Composite material]]
[[simple:Composite material]]

Kiel registrite je 15:50, 2 jun. 2010

Kompozitaj materialoj aŭ pli mallonge kompozitoj estas materialoj, kombinaĵo el du aŭ pli da malsimilaj materialoj, kiuj plenigas la jenajn proprecojn:

  • Estas kombino de du aŭ pli komponantoj fizike distingeblaj kaj mekanike apartigeblaj.
  • Prezentas diversaj malsimilaj kemiaj fazoj, tute nesolveblaj inter si.
  • Ĝiaj mekanikaj proprecoj estas pli bonaj ol la simpla kunigo de la proprecoj de siaj komponantoj (sinergio).

Temas pri kombino de materialoj laŭ makroskala skalo, desegnitaj por atingi specifajn proprecojn. Pro tio ne ĉiuj la kombinoj de malsimilaj materialoj estigas kompozitaj materialoj. Ekzemple, la alojoj ne estas kompozitaj materialoj ĉar, por praktikaj celoj, ili estas homogenaj materialoj.

La kompozitaj materialoj havas longan historion pri uzado. Ĝia preciza komenco estas nekonata, sed ja ekzistas multaj historioj kiuj rilatas iumaniere pri ilia uzado. Ekzemple, pajlo estis uzata por la antikvaj Izraelidoj por plifortikigi la brikojn. La mezepokaj glavoj kaj armaĵoj estis farita el tavoloj de malsimilaj metaloj. Ĉi tiuj estas ekzemploj de primitivaj kompozitoj. La modernaj kompozitoj nuntempe vaste uzataj en industrio kaj inĝenierado estas multe pli komplikaj kaj prilaboritaj.

Strukturo

Spite ekzistas granda diverseco de kompozitaj materialoj, en preskaŭ ĉiuj el ili oni povas trovi la sekvajn partojn:

  • Plifortikigoj: estas disa fazo kies strukturo estas esenca por difini la mekanikajn proprecojn de la kompozita materialo. Povas estis partikloj, fibroj, ktp.
  • Matrico: estas kontinua fazo kaj estas esenca por difini la kemiajn kaj fizikajn proprecojn de la kompozita materialo.

Klasado

Kvar ĝenerale akceptitaj tipoj de kompozitaj materialoj estas:

  • Partiklaj kompozitoj: konsistas el partikloj ene de matrico.
  • Fibraj kompozitoj: konsistas el fibroj ene de matrico.
  • Lamenaj kompozitoj: konsistas el tavoloj de diferencaj materialoj.
  • Kombino el du aŭ ĉiuj el la supraj tipoj: temas pri kombino de de aŭ ĉiuj el la aliaj tipoj por atingi la plej bonajn proprecojn. En ĉi tiu grupo troviĝas la plej uzataj nuntempaj kompozitoj.


Eksteraj ligiloj