Uzanto-Diskuto:Kerio: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 88: Linio 88:
== [[VP:D]] ==
== [[VP:D]] ==
Mi unue [[:en:Wikipedia:Assume good faith|supozis bonfidon]]. Nune mi pensas, ke nur vi volas pravi, kiam vi scias, ke vi ne estas. Bonvolu ĉesigi, dankon! --'''★ [[Vikipediisto:Airon90|→ A]][[Speciala:Kontribuoj/Airon90|ir]][[Vikipediista diskuto:Airon90|on]]''' 15:45, 4. Jun 2010 (UTC)
Mi unue [[:en:Wikipedia:Assume good faith|supozis bonfidon]]. Nune mi pensas, ke nur vi volas pravi, kiam vi scias, ke vi ne estas. Bonvolu ĉesigi, dankon! --'''★ [[Vikipediisto:Airon90|→ A]][[Speciala:Kontribuoj/Airon90|ir]][[Vikipediista diskuto:Airon90|on]]''' 15:45, 4. Jun 2010 (UTC)

Vi supozis bonfidon, sed spite al tio vi forigis la diskuteron! [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 18:04, 4. Jun 2010 (UTC)
:Mi ne scias, ekde de kiam oni forviŝas diskuterojn de vikipediistoj el diskutaj paĝoj. Ne mi vandalas, sed vi vandalas. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 16:49, 4. Jun 2010 (UTC)
:Mi ne scias, ekde de kiam oni forviŝas diskuterojn de vikipediistoj el diskutaj paĝoj. Ne mi vandalas, sed vi vandalas. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 16:49, 4. Jun 2010 (UTC)
:: Mi rezonas per la kapo, vi obstine haltas. Mi plurfoje skribis vin por motivi viajn akuzojn ĉar vi obstine pensis, ke mi volas fari nur kion mi volas. Via nekonstrua sinteno nur vundumas Vikipedion. Bonvolu rezoni aŭ alikaze [[VP:PU|komunumo decidas]] se via sinteno puneblas. Kore, --'''★ [[Vikipediisto:Airon90|→ A]][[Speciala:Kontribuoj/Airon90|ir]][[Vikipediista diskuto:Airon90|on]]''' 17:24, 4. Jun 2010 (UTC)
:: Mi rezonas per la kapo, vi obstine haltas. Mi plurfoje skribis vin por motivi viajn akuzojn ĉar vi obstine pensis, ke mi volas fari nur kion mi volas. Via nekonstrua sinteno nur vundumas Vikipedion. Bonvolu rezoni aŭ alikaze [[VP:PU|komunumo decidas]] se via sinteno puneblas. Kore, --'''★ [[Vikipediisto:Airon90|→ A]][[Speciala:Kontribuoj/Airon90|ir]][[Vikipediista diskuto:Airon90|on]]''' 17:24, 4. Jun 2010 (UTC)

Kiel registrite je 18:04, 4 jun. 2010

Kara Kerio, mi komprenas vian ĉagrenon - sed mi tamen petas vin retiri tion. Fino de vorta komunikado kutime malfaciligas la vivon. --Lu 06:40, 31. Maj 2009 (UTC)
Mi ne trovis la koncernan eble eraran aserton de PaulP. Rilate la sinsekvon mi kun iom da miro en la Forbarprotokolo legas
17:30, 28. Maj 2009 PaulP (Diskuto | kontribuoj) forbaris "Kerio (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "1 tago" ‎ (Nedemokrata agado)
Sur la diskutpaĝo de PaulP (sub la nekoncernita temo 80.37.214.159) legeblas
Mi petas vin pripensi forbaron de Kerio. Ĉu li amase vandalis?Narvalo 15:37, 28. Maj 2009 (UTC)
(Vikipedio kutimas nekohere indiki tempon, temas pri 15:30 kaj 15:37 laŭ universala tempo.)
Eble Narvalo unue private mesaĝis al PaulP kaj nur poste metis sian publikan komenton. Jam kelkfoje mi havis la impreson, ke iu unue agis kaj nur poste metis komenton kvazaŭ tiu estus metita antaŭ la ago.
Komentojn la koncernitoj bv. meti sur mian diskutpaĝon. --Lu 07:02, 31. Maj 2009 (UTC)

Via forbarado

Kerio, mi vidas en via korespondado kun aliaj, ke vi ne komprenas la kialon de via forbarado. Mi provos klarigi denove:

1. En marto 2008 en la Diskutejo oni diskutis, ĉu la kategorioj nomiĝu "Konstruaĵoj de X-lando" aŭ "Konstruaĵoj en X-lando". Estis decidite post longa diskuto uzi "Konstruaĵoj de X-lando".
2. Vikipediisto Maksim laŭ tiu regulo kreis kelkajn novajn kategoriojn kaj proponis forviŝi la malnovajn.
3. Kontraŭ tio vi protestis.
4. Mi defendis Maksim, klarigante, ke li nur plenumis la deziron de la plimulto kaj aplikis la ekzistantajn regulojn.
5. Vi komencis voĉdonadon kun la celo nuligi la iaman decidon. Sed anstataŭ atendi la rezulton de la voĉdono, vi komencis tuj detrui la laboron de Maksim kaj vandalis dekon da kategorioj. Narvalo avertis min pri tio, kaj proponis vian forbaradon. Mi tuj forbaris vin por haltigi la viŝadon. Mi konsultis la burokratojn de Vikipedio, kaj Arno tuj aprobis vian forbaradon.

Vi argumentas, ke ankaŭ Maksim vandalis. Ne, li ne vandalis. Li agas laŭ la voĉdonita regularo. Vi agas kontraŭ la voĉdonita regularo. Se vi ne ŝatas iun regulon, vi provu konvinki la aliajn, ke tiu regulo estu ŝanĝata. Sed ĝenado de Vikipedio por pruvi vian vidpunkton ne estas tolerebla.

Kroma argumento por la nuna forbarado estas, ke la hodiaŭaj problemoj ne estas la unuaj. Jam pli frue estis proponita via forbarado pro tute similaj kialoj. Mi memorigu al vi la kazon "vehiklo": En la 18a de aprilo je la 18:23 vi demandis en la Diskutejo, ĉu ĉie vi ŝanĝu la vorton "veturilo" al "vehiklo". Tuj kiam la kolegoj ekis respondi, kaj argumenti, ke "vehiklo" en Esperanto estas io tute alia ol "veturilo", vi komencis ŝanĝi "veturilo" al "vehiklo" en pluraj ŝablonoj kaj artikoloj, kontraŭ la volo de la plimulto.

Kial vi demandas la opinion de aliaj, se vi ĉiuokaze planas altrudi vian propran opinion?

Se vi pretas konstrue kunlabori en Vikipedio, kaj akcepti la decidojn de la plimulto, nek mi nek iu alia administranto aŭ burokrato venos al la ideo malhelpi tion. Sed se vi daŭrigos kiel hodiaŭ, vi estos forbarita denove. Via nuna forbaro finiĝos morgaŭ. --PaulP@diskkont 20:57, 28. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. PaulP ĵus ricevis de mi la jenan tekston retpoŝte post demando.
Krome mi pensas, ke ni admonu Kerion kaj informu lin, ke che ripeta kazo la
> baro dauros pli longe, eventuale ech eterne.
Mi esperas, ke vi estonte atendos la finon de interkonsentaj diskutoj. Kore --Tlustulimu 14:51, 29. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, ĉi tie vi citas vian proponon de admono al Kerio. Ĉu vi ankaŭ simile komentis al PaulP pri lia ago? Ke li ne informis Kerion pri la plendo, ke li ne sendis antaŭan averton al Kerio, ke post la forbaro li bezonis pli ol horon por eĉ nur baze informi al Kerio pri la detalaj kaŭzoj de la forbaro? (Ĉio kontraŭ neniu klare skribita regulo de vikipedio, tre simile kiel la faro de Kerio.)
Ĉu cetere vi konscias, ke PaulP skribis en la Diskutejo, ke li "neniam sentis forbaradon kiel punon". Ŝajne vi jes sentas forbaron kiel punon - se ne, vi ne proponus eĉ pli longan forbaron. Ĉu la gesinjoroj administrantoj eble bonvolus interkonsenti pri sia sinteno antaŭ ol ĝeni la uzantojn per siaj faroj kaj skribaĵoj? En la Diskutejo mi detaligis konflikton de la faroj de administrantoj kun la homaj rajtoj. Mi esperas, ke la Regularo pri forbaro estas bazo por enordigo. -- Lu 06:34, 31. Maj 2009 (UTC)

Persona atako de Tlustulimu

Saluton, Kerio. Mi ne volis ataki vin en la antaŭa diskuto, nur atentigi. Kore --Tlustulimu 20:13, 29. Maj 2009 (UTC)
Bedaŭrinde vi atakis, ŝanĝos tion eĉ ne viaj komentoj kiel atentigo. Viaj vortoj estas por mi mokoj. Vi pikegos iun kaj forirante vi adiaŭos kore. Kio estas kora puno, kora ekzekuto, kora bato? Mi ne deziras respondon de vi. Kerio 05:17, 31. Maj 2009 (UTC)

Mia komento estis al PaulP: Mi petas vin pripensi forbaron de Kerio. Ĉu li amase vandalis?Narvalo 15:37, 28. Maj 2009 (UTC) Se ve ne komprenus: mi petis malforbaron de vi- sep minutojn post lia forbarado. Narvalo 19:40, 4. Jun 2009 (UTC)

Kara Narvalo, bedaŭrinde mi ne vidis en tiu momento, ĉar male ol nur peti PaulP-n pri pripenso de la forbaro mi estintus nuliginta tiun-ĉi forbaron mem (eĉ riskante kverelon kun PaulP) - memkompreneble informante al PaulP unuflanke kaj mesaĝante al Kerio, ke mi nuligis la laŭ mi arbitran kaj tro rapidan forbaron. Tamen kun la kondiĉo, ke li bonvolu ne daŭrigi la kategorian aktivecon, ĝis la regulara demando estas solvita. Ke ne obeo de tia peto memkompreneble devigintus min remeti la forbaron. Ĉar forbaro estas sentata kiel puno (male al la strangaj asertoj de PaulP) devas nepre esti garantitiita la defendeblo de la akuzito.DidiWeidmann 11:53, 5. Jun 2009 (UTC)

Forbaro efektive estas speco de puno

Kara Kerio, mi metas la tekston, kiun mi metis sur la diskutejon ankaŭ al ĉi-tiu loko. Mi petegas vin, ke vi ne turnu nun la dorson al vikipedio, sed spite plue kunlaboru. Kiel vi vidas, ankaŭ inter la administrantoj estas personoj, kiuj ja forte luktas por ĝusteco. (Tio cetere ne signifas, ke mi subtenas vian opinion pri la kategorioj: Ni trovis post longa tempo kaj malfacila debato kompromison, kun kiu preskaŭ ĉiuj povis vivi. La kvalito de kompromiso ja estas, ke neniu tute konsentas, sed ke oni povas almenaŭ tion akcepti kiel komunua laborbazo! Estas klara, ke la problemo de la kategorinomoj bezonas plia pripenson, sed tion ni bonvolu diskuti en la diskutejo. Spite al tio, via forbaro fare de PaulP estis malnecesa kaj maljusta, ĉar tute evidente li ne provis unue admoni vin, kiel mi klarigas en la suba kontribuo. - La eldiro, de PaulP, ke li ne konsideras forbaron kiel puno estas memtrompo: Estas tute evidenta, ke forbaro estas sentata subjektive kiel puno.) Eblas filozofiumi kiom ajn ni volas: Fakto estas, ke ĉu prave aŭ malprave forbaritaj personoj tion ja perceptas kiel puno! Mi ĉi-tie nun ne volas komenti la demandon, ĉu Kerio korekte agis aŭ ne. La demando estas, ĉu forbaro estis adekvata maniero. Estas fakto, ke PaulP ne ĉerpis ĉiujn aliajn eblecojn. Kial ne unue admoni per mallonga mesagho Kerion? Sufiĉintus mesaĝi urĝe al la diskutpaĝo de Kerio - la mesaĝon: Bonvolu halti provizore vian aktivecon pri la kategorioj, ĝis ni trovis decidon. Krome se oni decidas la modifion en via senco, tiam tion povas fari roboto pli facilie!. - Urĝeco en ĉi-tiu kazo efektive ne ekzistis, ĉar ja temis pri io eĉe publike apenaŭ rimarkebla, nome la nomoj de kategorioj! Precipe ĉar la roboto Maksim jam estis programita por la modifo, de la keriaj remodifoj, eĉ la damaĝo en ĉi-tiu kazo en formo de tempoperdo estintus minimuma. - Se Kerio malgraŭ tia admono, daurigintus sian aktivecon, tiam dua paŝo estintus dua admono laŭ la sekvanta modelo: Kara XX, mi jam admonis vin, kaj vi ignoris tiun-ĉi admonon. Por eviti grandan kromlaboron al aliaj vi devigus min, forbari ĝis vi promesas halti por momento tiun-ĉi aktivecon - tio en ĉi-tiu kazo ne estus puno, sed administra sekurigmezuro. Bonvolu kooperi, por ne devigi min al ĉi-tiu paŝo. - Jen tiu-ĉi procedo estintus ebla en la konkreta kazo - tute samebone ol peti la konsilon de alia administranto dum la sama tempo. - Laŭ mia opinio tial la forbaro de Kerio en la konkreta kazo estis misuzo de siaj adimistrantaj rajtoj fare de PaulP! - Tion mi asertas, sen esprimo de mia opinio pri la enhavo de la problemo. (Mian opinion pri tio mi esprimos en tiu diskuto mem poste.) - La forbara regularo do ja estas nun urĝa. Mi jam skizis malneton. Mi cerbumos dum la venontaj tagoj pri teksto de tia regularo. - Precipe mi pensas, ke eĉ se forbaro en tia kazo, kiel la citita devus okazi, ĝi estu akompanita per jena mesagho: Kara XX, mi devis forbari vin provizore, ĉar vi estas farante serion da modifoj, kiuj estas kontraŭ ĝenerale aprobita regularo. Tiu-ĉi forbaro ne estas puno sed nur administra bremso, por eviti enorman riparlaboron. Tuj, kiam vi sur via diskutpaĝo aŭ en rekta mesaĝo al mi promesas ne daŭrigi tiun-ĉi aktivecon, la regularo ne estas ŝanĝita per voĉdono, mi forigos la forbaron denove. - Per tia procedo, ni povintus eviti la konsterniĝon, kiun nun Kerio travivas. Mi tre bedaŭrus, se ni perdintus tiel bonan kunlaboranton kiel Kerion, nur pro tiaj stultaj problemoj! Amike DidiWeidmann 11:34, 5. Jun 2009 (UTC)

Kara Kerio - unue mi kun ĝojo konstatis, ke vi denove kunlaboras en vikipedio malgraŭ la granda malĝusteco, kiun vi devis suferi pro la malkorekta (kaj fakte kontraŭregula) forbaro de vi flanke de kelkaj purigistoj. Eĉ se mi enhave kun viaj kategorioredaktoj ne konsentis, mi multe pli malkonsentis kun via forbaro, ĉar viaj redaktoj evidente okazis bonfinde kaj ne en vandala intenco (oni ja cetere intertempe esprimis sin en voĉdono ĝuste por via nomovarianto ...) - La samaj homoj, kiuj vin forbaris tiel maljuste, nun fervore subtenas la varianton 1, kaj se la varianto 1 akceptiĝus, tiam tio simple signifus kaj oni poste voĉdonos aŭ por Francio aŭ por Francujo, ke oni poste komencus forbari ĉiun, kiu utiligos la "malĝustan" formon ... Tio estus simple skandalo. Tial mi petas vin, bonvolu voĉdoni kontraŭ la varianto 1! Persone mi subtenas la varianton 4, kiu permesas liberecon kaj do evitas ĝuste tian forbaradon de bonvolemaj homoj! Cetere: Ne forlasu proteste vikipedion, sed kiam okazas maljusteco, tiam luktu kontraŭ ĝi! - Se iam denove iu vin forbaros maljuste, tiam kontaktu min retpoŝte sub didi@esperanto.ch aŭ telefone sub +41-44 251 50 25. Tian forbaron mi kun certeco nuligus kaj anstataŭe lanĉus publikan diskuton pri la konkreta kazo! Amike DidiWeidmann 13:43, 24. Jun 2009 (UTC)

Mi volas atentigi pri tio, ke la baloto pri landnoma unueco neniel rilatas al forbarado. Vikipediistoj daŭre rajtus aldoni novajn tekstojn kun la de si preferata formo (-ujo aŭ -io). Ili nur devus akcepti, se iu poste redaktas iliajn kontribuojn por unuecigi ilin kun la resto de la Vikipedio. Forbaro nur povus okazi, se iu ree kaj ree malfarus la redaktojn de aliaj, kiuj provas teni la unuecan sistemon. Marcos 14:25, 24. Jun 2009 (UTC)
En la teorio vi pravas - la historio bedaŭrinde instruas ion alian ... DidiWeidmann 15:49, 24. Jun 2009 (UTC)

Hi, you moved En (cirila alfabeto) to H (cirila alfabeto). I think this does not make sense, it is not a H, it just looks like one, just like an I looks loke an l. Most Wikipedias have the article at Н. --Androl 00:24, 1. Jan 2010 (UTC)

Bonvolu respondi ĉi tie --→ Airon 16:12, 28. Maj 2010 (UTC)

Překlady

Dobrý den, pokud zde vkládáte překlady článků z jiných jazykových verzí wikipedie, je slušnost do takovéhoto článku vliožit šablonu {{Tradukita}} a vyplnit parametry dle originálního článku. Děkuji --Silesianus 06:18, 1. Jun 2010 (UTC)

CSS-subteno de retumiloj

Saluton Kerio, bv. vidi ĉi tie. --→ Airon 09:06, 2. Jun 2010 (UTC)

Kelkaj ŝanĝoj

Saluton. Mi defendos miajn ŝanĝojn. Ekonomiko estas la scienco, kiel komputiko aŭ lingvistiko. Kaj en la kunteksto de tiu artikolo tute ne temis pri studoj pri ekonomio sed pri la propraj ekonomiaj malfacilaĵoj. La vorto "pereo" kaze de Ĉeĥoslovakio estas tute komprenebla al ĉiu esperantoparolanto sed estas troiga, kvankam eble rekta tradukaĵo de ĉeĥa esprimo. Ne ĉiam la nacilingvaj esprimoj tute kongruas kun la universaleco de esperanto. Pereo eble estis tiuj de Sovetunio aŭ Jugoslavio, sed ĉe via kazo feliĉe ne okazis tiom drasta ŝanĝo de la tuta regiono sed nur disigo en du novajn ŝtatojn. Tio kompreneblas pli bone en esperanto: disigo aŭ apartigo. Dankon. Ĝis.--kani 17:52, 3. Jun 2010 (UTC)

Mi unue supozis bonfidon. Nune mi pensas, ke nur vi volas pravi, kiam vi scias, ke vi ne estas. Bonvolu ĉesigi, dankon! --→ Airon 15:45, 4. Jun 2010 (UTC)

Vi supozis bonfidon, sed spite al tio vi forigis la diskuteron! Kerio 18:04, 4. Jun 2010 (UTC)

Mi ne scias, ekde de kiam oni forviŝas diskuterojn de vikipediistoj el diskutaj paĝoj. Ne mi vandalas, sed vi vandalas. Kerio 16:49, 4. Jun 2010 (UTC)
Mi rezonas per la kapo, vi obstine haltas. Mi plurfoje skribis vin por motivi viajn akuzojn ĉar vi obstine pensis, ke mi volas fari nur kion mi volas. Via nekonstrua sinteno nur vundumas Vikipedion. Bonvolu rezoni aŭ alikaze komunumo decidas se via sinteno puneblas. Kore, --→ Airon 17:24, 4. Jun 2010 (UTC)

Kiam vi ĉesos ofendigi min kaj minaci al mi? Mi jam skribis: Estas egale por mi, ĉu estos skribita kaj uzita center aŭ iel alie, sed faru tiel, ke la teksto aperu meze. Tio estas ekspluatado de vi je konto de aliaj. Kial ceteraj ne povas havi tekston lokigita meze (centre)? Nur tial, ke kelkaj decidis, ke oni ĉesos uzi kodon ? En alilingvaj vikipedioj eblas vidi tekston centrigita meze eĉ sen tio, ke mi devu "instalita" iajn CCS klasojn aŭ ion similan, sed ĉi tie tio ne eblas. Ĉu eovik estas fuŝita? Ekde la tago, kiam mi revenis, mi aŭdis nur amason de minacoj, ofendigoj al mia persono, sed ne konstruigan parolon, ne miru, ke mi tiel kondutas. Ĉu iuj tiom timas pro mia ĉeesto ĉi tie? Kerio 17:32, 4. Jun 2010 (UTC)

Mi volis aldoni kelkajn paĝojn pri Teŝinio kaj rilatajn paĝojn al ĝi, sed bedaŭrinde iuj tiom naŭzigis al mi tiun ĉi redaktadon, ke mi volas vomi. Kerio 17:37, 4. Jun 2010 (UTC)

Nun mi eksciis, ke oni devas ĉiam konsenti kun ĉiu, se ne, oni metos la uzanton al paĝo, kiun oni nomis problemaj uzantoj. Oni ne povas malkonsenti kun ies opinio, oni devas nur obei. Ĉi tie estas kelkaj homoj, kiuj konsideras sin kiel regantoj de vikipedio kaj ve al tiu, kiu havas alian opinion. Kerio 17:54, 4. Jun 2010 (UTC)