Ĝardena satureo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: it:Satureja hortensis |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
[[hsb:Poprica]] |
[[hsb:Poprica]] |
||
[[hu:Borsikafű]] |
[[hu:Borsikafű]] |
||
[[it:Satureja hortensis]] |
|||
[[pl:Cząber ogrodowy]] |
[[pl:Cząber ogrodowy]] |
||
[[ro:Cimbru]] |
[[ro:Cimbru]] |
Kiel registrite je 11:23, 6 jun. 2010
La ĝardena satureo (aŭ saturejo) (Satureja hortensis L.) estas spicplanto, ĝia aromo, odoro similas al tiuj de la pipro.
Priskribo, kultivado
La planto estas unujara, 20–50 cm alta, forte disbranĉiĝanta, lumbezona, sektolera. Ĝia grundobezono similas al tiu de la majorano, sed bezonas malpli da irigacio.
Oni semas en la norda modera zono la grajnojn en fino de marto, komence de aprilo, post sterkado en profundon de 1–2 cm, en vicodistancon de 25–30 cm, en meze kompaktan grundon. Oni devas ĝin maldensigi post apero de la junplantoj je 8–10 cm, oni detranĉas dum florado ĉe la suba disbranĉiĝo, oni sekigas, diserigas, kribras ĝin. Simile al la bazilio, ĝi estas plurfoje detranĉebla. Oni sekigas la planton en bukedoj, pendigante.
Uzado
Ĝi entenas volatilan oleon, (ĉefe karvakrolon), tanaĵon, amaraĵojn. Ĝi estas malpli forta ol la pipro, tiel oni uzas ĝin por anstatŭigo de la pipro en dietaj nutraĵoj, salatoj. Ĝi malpliigas la estiĝon de intestaj gasoj, oni favore spicas per ĝi fazeolajn nutraĵojn.
Oni devas aldoni la spicaĵon nur fine de la kuirado, ĉar la forta aromo povas amarigi la kuiraĵojn.