IJK 1983: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
[[Kategorio:IJK|39-a IJK]]
[[Kategorio:IJK|39-a IJK]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Hungario]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Hungario]]
[[Kategorio:1983]]

Kiel registrite je 17:21, 6 jun. 2010

ĉefstrato de Debrecen

La 39-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1983 en la urbo Debrecen en la oriento de Hungario. La kongreson partoprenis 672 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

En epoko, kiam ankoraŭ malfacilis vojaĝi inter la komunistaj kaj nekomunistaj ŝtatoj de Eŭropo, la kongreso estis aparte favora ŝanco por renkontigo de junaj esperantistoj el ambaŭ politikaj blokoj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, inter alie de ties komitato. Nekutima evento estis granda demonstracio de la kongresanoj plus pliaj regionaj esperantistoj, sume ĉirkaŭ 800 homoj, tra la ĉefaj stratoj de la urbo - kun grandaj tekstobanderoloj varbantaj pri Esperanto.

Proksimume cent junaj kongresanoj grupe alvenis per biciklo de Passau en suda Germanio tra Aŭstrio kaj Hungario ĝis Debrecen (770 km): Kvardeko da junaj okcidenteŭropanoj biciklis la tutan vojon, kaj miksita grupo kun aldonaj 60 orienteŭropanoj ekde la aŭstria-hungaria limo ĝis la kongresejo.

Vidu ankaŭ