Emblemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Image:Wikimedia.png|thumb|right|250px|Emblemo de la fondaĵo [[Wikimedia]]]]
[[Image:Wikimedia.png|thumb|right|250px|Markmblemo de la fondaĵo [[Wikimedia]]]]
'''Emblemo''' estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda [[simbolo]].
'''Emblemo''' estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda [[simbolo]].



Kiel registrite je 17:31, 9 jun. 2010

Markmblemo de la fondaĵo Wikimedia

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas ideon, do speco de bilda simbolo.

Abstraktaj ideoj

Pure abstraktaj ideoj, kiuj eĉ ne estas reprezentataj per iuj objektoj, ofte posedas emblemon, kiu ekzemple servas por arta reprezentado.

  • Verda stelo estas la emblemo de Esperanto.
  • Urso kaj bovo estas la emblemo de borsa komerco.
  • Ok-radia rado estas emblemo de budhismo.
  • Lunarko estas la emblemo de islamo.
  • Ses-pinta stelo kaj sepobla kandelingo estas la emblemoj de judismo.
  • Kruco estas la emblemo de kristanismo.
  • Krokodilo estas la emblemo de franca entrepreno « Lacoste ».
  • Baŭmanta ĉevalo estas la emblemo de Ferrari.

Firmaoj, produktoj

Multaj firmaoj publike prezentas sin ne nur per sia firmonomo, sed ankaŭ per markemblemo. Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Malgraŭ la lasta punkto multaj firmaoj uzas kiel emblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.


Sanktulaj atributoj (insignoj)

Multaj katolikaj sanktuloj posedas specialan emblemon aŭ atributon, laŭ kiu ili estas rekoneblaj en arta reprezentaĵo:

blazonoj

Blazono utilas kiel emblemo de ties possedanto: individuoj (ĉefe nobeloj kaj ekleziuloj, sed ne nur) aŭ grupoj (korporacioj, komunumoj, landoj...)

Ludkartoj

Ankaŭ la diversaj familioj de ludkartoj en kartaro nomiĝas emblemoj. En franca kartaro ekzistas la emblemoj trefo, piko, kero kaj karoo. En Hispana ludkartaro oro, pokalo, spado kaj klabo.

Vidu ankaŭ la artikolon