Trickster: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px|''Trickstera'' figuro en porinfanaj desegnoj [[Michel Rodange.]] Laŭ mitologio, folkloraj kulturoj kaj en malpli ellababoritaj religioj, ''...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:02, 10 jun. 2010

Trickstera figuro en porinfanaj desegnoj Michel Rodange.

Laŭ mitologio, folkloraj kulturoj kaj en malpli ellababoritaj religioj, trickster (angle trompisto) alpensigas estaĵon spiritan, viron aŭ virinon, antropomorfan beston kiu emas ŝerci kaj ĝeni kaj agadi eksternorme aŭ kontraŭmorale. Kutime ĝi sekse superabundas, kaj kombinas kaj miskombinas la rilatojn inter la aproj ekscitante amuzon. En esperantaj medioj oni serĉas la vorton (ĉu folklora trompisto?) por anstataŭigi tiun anglan jam eniritan la onian fakan paroladon.

Kiam ĝi prezentiĝas en homaj figuroj ĝia korpaj formoj anatomie ekscesas: nazo, buŝo, oreloj, anuso... ridigas kaj terurigas!


Trickster en mitologioj kaj religioj

La trompa diaĵo rompas la la regulojn de la dioj aŭ de la naturo, foje malice foje senvole, plejofte kun efikoj pozitivaj. Ekzemplo estu la antikva greka Eris, kiu ĉi-kaze pliofte agadas damaĝige, aŭ la satireca [Hejoka]], kiu ludas ŝtelas en la Lakota mitologio. Ĉu tiel difinis ankaŭ la latinan Merkuron aŭ la grekan Hermeson kaj Prometeon kaj la Titanojn?

El la Biblia romana libro Ijobo, Javeo permesas al Satano tenti kaj damaĝi la tutan travivon de Ijobo, kiu laŭ la diablo estas fidela al Dio pro tio ke al li la aferoj ludas bone kaj kontentige: kio okazus, se la malfeliĉoj falus sur lin? Ijobo, suferigita de la diablo, fidelas ankaŭ en la malbonŝanca sorto. Ĉu vidi en la Satano de tiu libro ion similan al trickster? [1]

En Korano, Sura 53, v, 19-20, oni legas la satanajn versojn, raportantajn, ene de tiuj eldiaj, frazojn kontraŭantajn la vidpunktojn de la dia revelacio: tio ekscitigis la dubon ke la ankaŭ aliaj versoj povas esti tianature (vidu en The Satanic Verses (Satanaj Versoj) de Salman Rushdie. Ĉu Satano ĉi tie ludas Trickstere?


Bestoj tricksteraj

Kojoto ofte ludas trickstere, ĉi-kaze klaŭneske.

Inter la aborigenaj triboj de la Nordameriko ludis gravan rolon la kojoto: foje ludanta, foje punanta, foje ĝi aperas nebesta kvazaŭ spirito eĉ kreanto, sed ankaŭ kiel klaŭno.

Ĉe aliaj popoloj enscenejiĝas la vulpo aŭ la kato aŭ la aglo; lupo kaj ŝafido (memorinda la fablo de la lupo kaj la ŝafido de Fedro).


Sciencaj interpretoj pri la naturo kaj psikologiaj kaj sociaj funkcioj de trickster

La riĉa similado de tiuj folklora trompisto sugestis al esploristoj ke ili disvolvas ankaŭ socian funkcion kaj ke ili obeas al io konstante ĉeesta en la homa psikologio. Laŭ Carl Gustav Jung, en iuj figuroj de trickster troviĝas io kuŝanta en psiknekonscio, eksistus do iu speca de modeloj kiujn li nomas arketipojn, kiuj elpensigas kaj agigas tiujn fantaziajn estaĵojn.


Laŭ antropopoloj iuj modeloj de la folklora trompisto, kiel la mensoganto kaj la ŝtelisto karakterizitaj per apartaj kvalitoj, povas helpi toleri la aktualan socian ordon kaj distanciĝi el la kuranta socia sistemo kaj pretigi la novan.


Trickster en Literaturo

Ĉiu popolo havas kaj konservas siajn tiajn personulojn kiuj ofertas solvojn en implikitaj okazoj.

En Italio oni havas simpatialtira la amuzigajn figurojn de Pulcinella kaj Buffardello [2] kiel la araboj havas Ifritojn [3].


En la hebrea folkloro oni trovas Lilith, la unua edzino de Adamo, kiu lin forlasas por ne sklave servi al li; Asmodeo, la diablo Asmodeo de la biblia fabelo de la Libro de Tobit, kanona nur por iuj kristanaj eklezioj.

(Angla nomaro de la diversakulturaj ludtrompistoj troviĝas en [4]

Niaepoke John Ronald Reuel Tolkien per la fantaziaj verkoj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj] kombinis aŭ rekombinis, el nordaj mitologioj, Golumon, kie ĝi fariĝas unu el la precipaj personuloj. Ĝi sendube estas la ulo plej ambigua kaj kompleksa de la sagao: dum ĉiuj estas ege orientitaj aŭ al la Bono aŭ al la Malbono, ĝi estas ĉiam en nestabila ekvilibro, preta favori al unua aŭ la dua laŭ sia propra neceso kaj utilo: kaj tio pro ĝis troa travivado apud la Ringo. Kaj fine se ĝi detruas la Ringon, tio okazas pro ĝia eraro.[1]


Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

Chapter means: “Social structure and dualistic creation myths in Siberia”; title means: “The sons of Milky Way. Studies on the belief systems of Finno-Ugric peoples”.


Eksteraj ligoj

  1. Ballinger 1992, p.21