Strážske: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: uk:Стражське |
|||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[ru:Стражске]] |
[[ru:Стражске]] |
||
[[sk:Strážske]] |
[[sk:Strážske]] |
||
[[uk:Стражське]] |
Kiel registrite je 16:45, 10 jun. 2010
Strážske, hungare Őrmező, estas urbo en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Michalovce.
Bazaj informoj
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 4450
- Alto super marnivelo: 135 m
- Aŭtokodo: MI...
- Poŝtkodo: 072 22
- Telefonprefikso: +421 056
Situo
La urbo situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Humenné-Michalovce, krome estas ĉefvojo kaj fervojo al Vranov nad Topľou. Michalovce troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1337 en formo Ewrmezew. Dum la jarcentoj la kampoj apartenis al diversaj familioj, ekzemple Drugeth, Rákóczi, Okolicsányi (okoliĉanji). En 1871 la fervojo atingis la komunumon. En 1910 loĝis en Őrmező 1091 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). Ĝis Traktato de Trianon Őrmező apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Strážske 4474 da homoj, (4312 slovakoj).
Vidindaĵoj
- gotika grek-katolika preĝejo el la 14-a jarcento, en la 18-a jarcento trakonstruiĝis, en 1779renoviĝis
- rom-katolika preĝejo de 1840
- klasikisma kastelo de Széchenyi (sEĉEnji) de 1901
Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando
Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.
Alőr | Alsóőr | Felsőőr | Őr | Őraljaboldogfalva | Őrbottyán | Őrdarma |
Őregyház | Őrfalu | Őrhalom | Őrhegy | Őrimagyarósd | Őriszentpéter | Őrmező |
Rábaőr | Szamosőrmező | Temesőr |