Japanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ckb:ژاپۆن
Moeng (diskuto | kontribuoj)
e update
Linio 25: Linio 25:
|politika sistemo = [[Parlamenta monarkio]]
|politika sistemo = [[Parlamenta monarkio]]
|ŝtatestro = [[Akihito]]
|ŝtatestro = [[Akihito]]
|ĉefministro = [[Yukio Hatoyama]]
|ĉefministro = [[Naoto Kan]]
|nacia tago = {{daton|3|majo}}
|nacia tago = {{daton|3|majo}}
|sendependeco = [[-660]]
|sendependeco = [[-660]]

Kiel registrite je 05:51, 11 jun. 2010

Japanio
日本/日本国 (Nihon aŭ Nippon[1]?)

flago de Japanio

Imperia Krizantema Blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: neniu
Situo de Japanio
suverena ŝtatoinsula landolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio
Oficiala(j) lingvo(j) Japana
Uzata(j) lingvo(j) Aina kaj korea
Plej ofta(j) religio(j) Plejparte Ŝintoismo kaj Budhismo
Areo 377 944 km²
- % de akvo 0,8 %
Loĝantaro 127 288 419 (februaro 2022)
Loĝdenso 357 loĝ./km²
Loĝantoj Japano
Vivolongo 0,953 (laŭ IHD)
Horzono +9
Interreta domajno .jp
Landokodo JP
Telefona kodo +81
Domajna nomsistemo .jp
Plej alta punkto Fuĵi-Monto
Plej malalta punkto Hachirōgata
Politiko
Politika sistemo Parlamenta monarkio
Ŝtatestro Akihito
Ĉefministro Naoto Kan
Nacia tago 3-an de majo
Sendependiĝo -660
Ekonomio
Valuto Eno (¥/円)
MEP laŭ 2008
– suma 4.354.368 milionoj $
– pokapa 32.647 $
Esperanto-movado
Landa E-asocio Japana Esperanto-Instituto
vdr

JapanioJapanujo estas insulara lando situante oriente de la azia kontinento. Ĝia antikva nomo estas "Yamato" 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-kokuNippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日= ni, 本 = hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-pen. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

Geografio

La japana insularo konsistas el kvar grandaj insuloj (Hokajdo, Honŝu, Ŝikoku kaj Kiuŝuo) laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.

La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn : En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn.

Maroj

Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka maro kaj sude Orient-ĉina maro.

Datumoj

  • Landkodo : .JP
  • E-nomo: Japanio
  • Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] ("japane" en antikva epoko)
  • Areo: 374 944 km²
  • semotaŭga: 11%

Loĝantaro

En Japanio loĝas 127767994 loĝantojn (en oktobro 2005, takso)

  • % urbana : 79% (2000)
  • homoj en kv. km: po 342,7 (2005)
  • homoj en kv. km da semotaŭga tero: po 3070,0 (2000)
  • kreskanta procento: -0,05% (2005, takso)
  • naskoj : po 8,4 por 1000 homoj en jaro (2005, takso)
  • mortoj : po 8,6 por 1000 homoj en jaro (2005, takso)
  • migrantoj : po +0,0 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 3,91 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj por virino : po 1,26 (2005, takso) infanoj naskita po virino
  • meza vivlongeco : po 80,7 jaroj (po 77,51 por viroj, po 84,05 por virinoj) (2000, takso)

Etnoj

En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)

Registaro

Japanio estas parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994 ĝis hodiaŭ, reprezentas la intereson de la industriistoj, bankoj, vendejoj, bienistoj, kamparanoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la rizo estas alta kaj laborkondiĉoj estas malbonaj.

Ekonomio

711 Gd (1998)

  • por kapo : 5,62 kd (1998)
  • kreskanta procento : 2,2% (2006, takso)
  • inflacio : -0,8% (1999, takso)
  • senokupa : 4,7% (1999, takso)

Regionoj

Hokkaidō (ruĝa), Tōhoku (malhelverda), Kantō (blua), Chūbu (bruna), KinkiKansai (turkisa), Chūgoku (verda), Shikoku (rozkolora), Kyūshū (flava), Okinawa (aparte dekstre)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regiono, depende ĉu la Okinawa-regiono estas nombrita aparte aŭ inkludita en la Kiuŝuo-regionon.

La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koshinetsu kaj Tokai.

Municipoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivas prefektujojn (都[to] 道[do] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉō] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj

Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-do) Hokkajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Urboj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Japanio.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Japanio.
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreujo kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo.
Nara-epoko (710784)
En la Nara-epoko budismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (7941185)
Kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistfamilioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon.
Kamakura-epoko (11921333)
Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥhano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj.
Muromaĉi-epoko (13381573)
Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj.
Sengoku-epoko (1477–[1568])
Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuki-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon.
Edo-epoko (16031867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭr kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj, 1917
Meiji-epoko (18681912)
La reformo de la imperiestreco sub [Mutsuhito|Meiji]]-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton. Japanio iĝis konstitucia monarkio. Ekde 1910 Japanio koloniigis Koreion, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
Taiŝo-epoko (19121926)
En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadas Shenyang 1931
Ŝova-epoko 1e (19261945)
En 1931 Japanio okupis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio). En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron. Pro reago de Usono, Japanio eniris la duan mondmiliton kaj atakis ĉe Pearl Harbor sur Havajo. Okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituo, la masakro de Nankingo kaj homoj eksperimentoj fare de la Unuo 731. La kapitulacio de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945.
Ŝova-epoko 2e (19451989)
Post la kapitulacio okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al antaŭgardo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis la vezika ekonomio, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.

Lingvoj

En Japanio, oni parolas en japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ en Aina lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas en Japana lingvo.

Religioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio en Japanio.

La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĵi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

Ĝenerale, oni povas afirmi ke religio estas nuntempe multe malpli grava en Japanujo ol en multaj aliaj partoj de la mondo.

Edukado

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por meza lernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) alta lernejo (aŭ super-meza lernejo) aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) mallonga universitato, kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Notoj

  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en Ĉina dialekto, kiu oni prononcas jāk-bəng.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda