Divizoro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lb:Deelbarkeet
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fi:Jaollisuus
Linio 91: Linio 91:
[[eu:Zatitzaile]]
[[eu:Zatitzaile]]
[[fa:مقسوم‌علیه]]
[[fa:مقسوم‌علیه]]
[[fi:Jaollisuus]]
[[fr:Divisibilité]]
[[fr:Divisibilité]]
[[gu:અવયવ]]
[[gu:અવયવ]]

Kiel registrite je 15:35, 11 jun. 2010

Pri divizoroj en algebra geometrio, vidu artikolon dividanto (algebra geometrio).


En matematiko, divizoro de entjero n, ankaŭ nomata faktoro de n, estas entjero kiu dividas entjeron n sen laso de resto.

Ekzemple, 7 estas faktoro de 42 ĉar 42/7 = 6. Oni ankaŭ diras ke "42 estas dividebla per 7" aŭ "7 dividas na 42". Kutima skribado estas 7 | 42. Ĉiuj pozitivaj divizoroj de 42 estas 1, 2, 3, 6, 7, 14, 21, 42.

Ĝenerale, veras m|n por entjeroj m kaj n se kaj nur se ekzistas entjero k tia ke n = km. Tial, faktoroj povas esti negativa kaj pozitiva. 1 kaj −1 estas faktoroj de ĉiu entjero, ĉiu entjero estas faktoro de si, kaj ĉiu entjero estas faktoro de 0, 0 estas faktoro nur de 0 (vidi ankaŭ artikolon divido per nul). Entjeroj divideblaj per 2 estas nomataj kiel paraj kaj ĉiuj aliaj entjeroj estas nomataj kiel neparaj.

Faktoro de n kio estas ne 1, −1, n aŭ −n estas ne-bagatela divizoro. Entjero kun ne-bagatelaj divizoroj estas malprimo. Primo ne havas ne-bagatelajn divizoro.


Vidu ankaŭ jenon: