Ŝablono-Diskuto:Informkesto blazono: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:


Sincere, [[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 16:59, 11. Jun 2010 (UTC)
Sincere, [[Vikipediisto:ThomasPusch|ThomasPusch]] 16:59, 11. Jun 2010 (UTC)
:{{farita}} mi ĵus aldonis ''uzata ekde'', lasante ''enkonduko'', tiel ke la nunaj artikoloj ne devos esti tuj ŝanĝataj. Krome mi aldonis ''grandeco'', por povi varii la dosieron. Kaj mi aldonis ankaŭ informon pri tio al la dokumentado. Amike --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 17:24, 11. Jun 2010 (UTC)

Kiel registrite je 17:24, 11 jun. 2010

Anstataŭ enkonduko ĉu ne estus pli bone skribi uzata ekde? Le Un I 07:13, 21. Maj 2010 (UTC)

Por Por: . Mi ankaŭ preferas "uzata ekde", sed la "enkonduko" jam estis en multe da artikoloj, tial mi ne ĝin ŝanĝigis. Se ni konsentas, mi povas anstataŭigi ĝin aŭtomate. CasteloBrancodiskuto 14:57, 21. Maj 2010 (UTC)
Por Por: Per certa kodigo de ŝablono eĉ eblas aranĝi, ke kaj la malnova (enkonduko) kaj la nova (uzata ekde) parametroj funkcias. Ekzemplo por tia kodigo troviĝas en la ŝablono Informkesto planto de la suprasoraba vikipedio, ĉe kelkaj parametroj. Amike --Tlustulimu 15:26, 21. Maj 2010 (UTC)

Kiel verkinto de la ĝis nun plej multaj artikoloj pri blazonoj, mi pensis ke eblus eviti la penon speciale krei informkestan ŝablonon por tiu kategorio, sed tamen flatiĝas ke aliaj tamen pensis ke indas la penon evoluigi specialan ŝablonon... Iel tio estas bona eĥo pri la valoreco de la kreitaj artikoloj. Mi cetere en la antaŭe senŝablonaj informkestoj de la verkitaj artikoloj skribis "enkonduko", ĉar mi celis substreki la oficialan enkondukon de la emblemo kiel ŝtata blazono ... multaj historiaj blazonoj jam estis "uzataj ekde" pli longa tempo kiel neformala emblemo, insigno de nobela dinastio aŭ de sola reganto... Tamen mi volis eviti longan teksteron - skribi "oficiale uzata kiel kiel ŝtata blazono" kompreneble estus maleble longe en ero de informkesto. Tamen principe mi ankaŭ povus adaptiĝi al "uzata ekde" - ja eblas kompreni ke tio celas "uzata ekde ... kiel ŝtata blazono de X-lando", se la tuta artikolo havas la titolon "blazono de X-lando".

Tamen mi havas urĝan peton enkonduki en la ŝablonon la eblecon individue elekti grandecon de la blazonodosiero - iuj dosieroj pli larĝaj ol altaj nun bone reprezentiĝas (ekzemple tiu de Haitio) sed aliaj pli altaj ol larĝaj fariĝas tro grandaj (ekzemple tiu de Danio). Se eblas mem elekti la grandecon de la informkesta blazonodosiero en pikseloj, facile eblas adapti la grandecon al bona proporcio. Mi neniel kontraŭas ke la norma grandeco povas esti 200px se nenio alia indikitas, sed estu ebleco mem variigi la grandecon. Alikaze la antaŭa senŝablona informkesto estis pli varia ol la nuna ŝablono, kaj la progreso enkonduki la ŝablonon estus malprogreso. Ĉu iu emas enkonstrui tiun parametron?

Sincere, ThomasPusch 16:59, 11. Jun 2010 (UTC)

✔ Farite mi ĵus aldonis uzata ekde, lasante enkonduko, tiel ke la nunaj artikoloj ne devos esti tuj ŝanĝataj. Krome mi aldonis grandeco, por povi varii la dosieron. Kaj mi aldonis ankaŭ informon pri tio al la dokumentado. Amike --Tlustulimu 17:24, 11. Jun 2010 (UTC)