Mejlo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fiu-vro:Miil (mõõt)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:میل
Linio 83: Linio 83:
[[nn:Mile]]
[[nn:Mile]]
[[pl:Mila]]
[[pl:Mila]]
[[pnb:میل]]
[[pt:Milha]]
[[pt:Milha]]
[[ro:Milă]]
[[ro:Milă]]

Kiel registrite je 03:05, 12 jun. 2010

Fiziko > Mezuro > Mezurunuo > Mejlo


Mejlo estas mezurunuo de longo por vojoj. Ordinare, sen aparta precizigo, la vorto estas uzata por la t.n. internacia (Brita-Usona) mejlo egala al 1609,344 metroj.

La vorto devenas el la latina milia (passuum) t.e. ‘miloj (da paŝoj)’; la Roma mejlo estis la longo de mil (duoblaj, soldatmarŝaj) paŝoj, proksimume 1480 metroj. Origine la mejlo do estis iusence dekuma unuo, 10 × 10 × 10 paŝduopoj.

La esperanta vorto mejlo estas uzata kiel traduko de diversaj similaj vortoj alilingvaj (ekz. la angla mile, la germana Meile, la rusa milja миля). Tra la historio, tiuj mezurunuoj havis tre malsamajn difinojn en diversaj regnoj, kaj ankaŭ ekzistis diversaj mejloj por uzoj mara kaj voja. Ĉiuj mejloj tamen indikis iun distancon inter unu kilometro kaj (iom pli ol) dek kilometroj.

Hodiaŭaj mejloj

Hodiaŭ la sekvaj difinoj restas aktualaj:

  • La internacia mejlo estas la plej kutima mejlo, ligita al la SI-sistemo per la difino, ke unu colo egalas al 25,4 mm. Unu internacia mejlo egalas 1760 jardojn aŭ 5280 futojn aŭ 63 360 colojn, do ekzakte 1609,344 metrojn. Ĝiaj radikoj estas en la Brita mezursistemo.
  • La usona termezura mejlo havas tre similan valoron: 6336/3937 km, aŭ proksimume 1609,3472187 metroj. Ĝi diferencas malmultege de la internacia mejlo: unu internacia mejlo egalas al 0,999 998 usonaj termezuraj mejloj (ekzakte).
  • La internacia marmejlo egalas 1852 metrojn kaj estas uzata por aviado kaj navigado. Ĝi originis en la geografia mejlo egala al unu arkminuto (t.e. 60-ono de 360-ono) de la longo de la tera ekvatoro.
  • En Norvegio kaj Svedio oni uzas la vorton mil por distanco de dek kilometroj. Tion oni traduke precizigu adekvate (sveda mejlo, norvega mejlo) aŭ prefere esprimu en kilometroj.

Historiaj mejloj diverslandaj

Romio

  • la Roma mejlo, mil paŝduopoj, ĉ. 1480 m

Germanio

Francio

Nederlando

  • Nederlanda (Holanda) mejlo egalis la distancon de unu hora piedirado, do ĉ. 5 kilometroj.

Svedio

  • Laŭ regulo de la jaro 1665 unu sveda mejlo (mil) egalis 36 000 svedajn futojn, t.e. 10 689 metrojn. Ĝis la jaro 1699 la longo estis iom malsama en malsamaj partoj de la regno.


Antikva mejloŝtono el Danio, uzita por marki distancojn de unu malnova Dana mejlo, t.e. 7,532 km


Eksteraj ligiloj

greke http://ts.nist.gov/WeightsAndMeasures/Publications/appxc.cfm (En la Angla.) Tabeloj pri mezurunuoj kun detala prezento pri la Brita kaj Usona sistemoj. El la Usona Instituto por Normoj kaj Teknologio NIST

greke http://ikar.sbb.spk-berlin.de/werkzeugkasten/sonderregeln/4_3.htm (En la Germana.) Listo de historiaj vojlongo-unuo el diversaj landoj, inkluzive de multaj antikvaj mejloj. La longoj estas, tre maloportune, donitaj en centimetroj.