Hispanoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:


==Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio==
==Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio==
[[Dosiero:Folklore cantabro - Grupo de danzas.jpg|300px|thumb|Grupo de tradiciaj dancistoj de [[Santillana del Mar]] ([[Kantabrio]]).]]
[[Image:Girls in historical Valencian costumes.jpg|left|thumb|200px|[[Valencio|Valenciaj]] knabinoj vestantaj folklorajn vestojn.]]
Hispanio konsistas el tre diversaj regionaj populacioj inklude [[Kastilio|kastilianojn]], [[Katalunio|katalunojn]], [[Eŭskio|eŭskojn]] kaj [[Galegio|galegojn]] (kiuj parolas respektive kiel gepatra lingvo la [[hispana]]n, la [[kataluna]]n, la [[eŭska]]n kaj la [[Galega lingvo|galegan]]. Sed regiona diverseco estas tiom grava por multaj hispanoj ke kelkaj regionoj havas fortajn lokajn identecojn kaj dialektojn eĉ ene de la 4 menciataj lingvoj tiele kiel ĉe [[Asturio]], [[Aragono]], [[Andaluzio]] aŭ [[Kanarioj]], el kiuj plej parto havas proprajn kulturojn, muzikon, ekonomion ktp.
Hispanio konsistas el tre diversaj regionaj populacioj inklude [[Kastilio|kastilianojn]], [[Katalunio|katalunojn]], [[Eŭskio|eŭskojn]] kaj [[Galegio|galegojn]] (kiuj parolas respektive kiel gepatra lingvo la [[hispana]]n, la [[kataluna]]n, la [[eŭska]]n kaj la [[Galega lingvo|galegan]]. Sed regiona diverseco estas tiom grava por multaj hispanoj ke kelkaj regionoj havas fortajn lokajn identecojn kaj dialektojn eĉ ene de la 4 menciataj lingvoj tiele kiel ĉe [[Asturio]], [[Aragono]], [[Andaluzio]] aŭ [[Kanarioj]], el kiuj plej parto havas proprajn kulturojn, muzikon, ekonomion ktp.



Kiel registrite je 08:01, 14 jun. 2010

Hispanoj el diversaj epokoj.
1a linio: Izabela de KastilioFerdinando de AragonoHernán CortésIgnaco LojolaKarlo la 1-aTerezo el Avila
2a linio: CervantesFrancisco GoyaJosé María de PeredaRosalía de CastroPérez GaldósLeopoldo Alas
3a linio: GaudíPicassoDalíla reĝo Johano KarloAntonio BanderasRafael Nadal

Hispanoj konstituas la eŭropan nacionpopolon indiĝenan de Hispanio, en la Iberia Duoninsulo, kiu formas la sudokcidenton de Eŭropo.

Kaze de Hispanio, kiel ankaŭ ĉe aliaj lokoj, la koncepto estas vere komplikaj, ĉar unuafoje ne samas la konceptoj de popolo kaj nacio kaj ĝenerale kaj rilate al tiu realaĵo. Krome en Hispanio oni parolas foje de "hispana popolo" kaj foje de "hispanaj popoloj", depende de la fakto ĉu oni substrekas la ĝeneralajn aŭ partikularajn trajtojn.

La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de regionaj naciismoj, kiu respegulas la komplikan historion de Hispanio. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la 15a jarcento unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la Reconquista kaj komence de la 18a jarcento iamaniere pro la Milito de Hispana Sukcedo.

La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la hispana (españolcastellano), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de Kastilio en centra norda Hispanio, sed la lingva situacio en Hispanio estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la eŭska, ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apartenas al la kategorio de latinidaj lingvoj. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispanoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.

Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en Latinameriko, kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.

Historio

Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio

Grupo de tradiciaj dancistoj de Santillana del Mar (Kantabrio).

Hispanio konsistas el tre diversaj regionaj populacioj inklude kastilianojn, katalunojn, eŭskojn kaj galegojn (kiuj parolas respektive kiel gepatra lingvo la hispanan, la katalunan, la eŭskan kaj la galegan. Sed regiona diverseco estas tiom grava por multaj hispanoj ke kelkaj regionoj havas fortajn lokajn identecojn kaj dialektojn eĉ ene de la 4 menciataj lingvoj tiele kiel ĉe Asturio, Aragono, AndaluzioKanarioj, el kiuj plej parto havas proprajn kulturojn, muzikon, ekonomion ktp.

Migradoj ene, eksteren kaj enen de Hispanio svagigas tiajn diferencojn. Unuaj migradoj okazis dum la Mezepoko.

Religio

Hispanaj proceziantoj antaŭ fama vinkelo de Jerez de la Frontera.

Laŭ kelkaj fontoj (hispanaj oficialaj enketoj kaj aliaj, www.ine.es), ĉirkaŭ 73 % memdeklaras sin kiel Kristanoj katolikoj, sed el tiuj tre granda parto (preskaŭ du trionoj) ne praktikas la religion kaj nur parte la sociajn kaj civilajn ceremoniojn kaj ne kredas en la tuta doktrinaro de la eklezio. Ĉirkaŭ 2% praktikas aliajn religiojn, ĉefe Islamo kaj protestantismo kaj ĉirkaŭ 22 % identigas sin kiel nereligiuloj. Tiaj lastaj grupoj pliiĝis pro ĵusa enmigrado.

Ekde historia vidpunkto oni ofte konsideras ke Hispanio ekzistas nur ekde fine de la 15a jarcento kiam precize oni forpelis la hispanajn judojn kaj la lastan islaman ŝtateton el la teritorio de la nuna Hispanio. Tiele la komenco de la ekzistado de "veraj" hispanoj iĝus kiam katolikismo estus la unika religio. Tiu situacio pli malpli daŭris ĝis la fino de la 19a jarcento kiam ekis la unuaj nereligiaj movadoj. De la Dua Hispana Respubliko fama prezidento Manuel Azaña asertis faman frazon dum konflikto kontraŭ la Katolika Eklezio, ke "Hispanio iĝis nekatolika".

Kuriozaĵoj

La vorto kiu en la hispana signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome gaskona, rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de Pireneoj en la komenco de la Mezepoko. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.[1]

Notoj

  1. Américo Castro, Español, palabra extranjera (1970).