Londona Biblio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
La '''Londona Biblio''' estas la Esperanta eldono de la [[Biblio]] eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. La Malnovan Testamenton tradukis [[L.L. Zamenhof]] el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. [[Ludovikito]] poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.
La '''Londona Biblio''' estas la Esperanta eldono de la [[Biblio]] eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en [[Edinburgo]]. La Malnovan Testamenton tradukis [[L.L. Zamenhof]] el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. [[Ludovikito]] poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.


== Ekesto ==
== Ekesto ==

Kiel registrite je 10:41, 14 jun. 2010

La Londona Biblio estas la Esperanta eldono de la Biblio eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo. La Malnovan Testamenton tradukis L.L. Zamenhof el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Ludovikito poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.

Ekesto

Pli da informoj pri la ekesto kaj tradukintoj de la Londona Biblio troviĝas en la artikolo pri la Biblio.

Lingvaj kaj tradukaj aspektoj

Ne nur el religia, literatura kaj kultura vidpunkto la Londona Biblio pro ĝia granda disvastiĝo estis kaj estas grava, sed ankaŭ el lingva perspektivo. Jam Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930/1934) abunde citas el ĝi kaj uzas ĝin kiel modelan referenc-verkon pri "ĝusta kaj imitinda" Esperanto. En Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970, 2002, 2005) ĝia modela karaktero eĉ fariĝis pli granda kaj eble la plej ofte citata unuopa referenc-verko (indikita per "X").

La terminaraj diskutoj pri ĝustaj tradukoj en la Londona Biblio bone reflektas la diversajn tendencojn en Esperanto, ĉu plivastigi "neologismojn" el eŭropaj lingvoj, ĉu limigi sin al la Fundamentaj kaj oficialaj vortoj kaj laŭeble esprimi novajn konceptojn per kunmetaĵoj, vd.

En 1958 aperis propono por nove traduki kelkajn partojn de la Malnova Testamento: Douglas Bartlett Gregor. La Esperanta traduko de la malnova testamento - dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj (Scheveningen: Heroldo de Esperanto 1958, XII, 57 p., kiu estis vigle diskutata, vd. ekzemple

  • Kohen-Cedek, J. (1959). La Malnova Testamento en tradukoj Esperanta kaj alilingvaj. Recenzo pri D.B. Gregor: "La Esperanta traduko de la Malnova Testamento...". En: Scienca Revuo 11-a jaro, 1959, n-ro 3 (43), 104-115

Pliaj diskutoj okazis en la iama faka periodaĵo Biblia Revuo, vd. ekzemple

  • Rust, G. (1970). Leteroj pri la Esperanto-Biblio. En: Biblia Revuo 1970/1, p. 7-41

Komparu ankaŭ la klarigojn en Biblia Vortaro 1975/1984.