Titano (luno): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 61: Linio 61:
==Ebleco de vivo==
==Ebleco de vivo==


Malgraŭ la malvarmo de Titano, kelkaj sciencistoj pensas, ke ia vivo povas loĝi tie. En 2010, D.F.Strobel, analizinte informojn el Cassini-Huygens, konkludis, ke molekuloj da hidrogeno fluadas malsupren trans la atmosfero al la surfaco, tie ili malaperas. Eble kialo por la malapero estas, laŭ Strobel, ke la hidrogeno estas konsumata de vivaĵoj, kiuj produktas metanon el pli kompleksaj hidrokarbidoj.
Malgraŭ la malvarmo de Titano, kelkaj sciencistoj pensas, ke ia vivo povas loĝi tie. En 2010, D.F.Strobel, analizinte informojn el Cassini-Huygens, konkludis, ke molekuloj da hidrogeno fluadas malsupren trans la atmosfero al la surfaco, tie ili malaperas. Ebla kialo por la malapero estas, laŭ Strobel, ke la hidrogeno estas konsumata de vivaĵoj, kiuj produktas metanon el pli kompleksaj hidrokarbidoj.


== Misia Bildaro ==
== Misia Bildaro ==

Kiel registrite je 04:47, 16 jun. 2010

Titano
Natura satelito  de Saturno (VI)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno VI[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Titanoj vd
Malkovro
Malkovrinto Christiaan Huygens[1]
Dato de malkovro 25-a de marto 1655[1]
Loko de malkovro Hago[1]
Unua superflugo Sondilo Voyager 1
(12-an de novembro 1980)
Unua surteriĝo Sondilo Huygens
(14-an de januaro 2005)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1 221 870 km
1 186 680 km vd
1 257 060 km vd
Discentreco 0,0288
Periodo 15,945 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro (5 152 ± 4) km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,3452 ± 0,0002) × 1023 kg
(1,8798 ± 0,0044) × 103 kg/m3
1,352 m/s2
2 639 m/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 146 700 Pa (1467 mbar)
Surfaca temperaturo 93,7 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,22
0,22 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 8,28[2]
vdr

Titano, helene Τῑτάν /tiː.'tan/, estas la ĉefa luno de la planedo Saturno, gasgiganto, kiu havas pli ol 60 lunojn. Titano estas entute unu el la plej grandaj lunoj en la sunsistemo, pli granda, ekzemple, ol la planedo Merkuro. Titano estas la due plej granda luno en la sunsistemo, post la Jupitera Ganimedo.

Malkovro

La 25an de marto de la jaro 1655, Titanon malkovris la nederlanda astronomo Christiaan Huygens /ˈkrɪs.ti.ˌɑn ˈhœy.γəns/. Ĝi estis la unua satelito malkovrita en nia sunsistemo post la galilejaj lunoj de Jupitero. Ĝi nuntempe ankaŭ estas la sola konata luno, kiu havas plenan atmosferon.

Titano nomiĝis el la grekmitologia raso de dioj, helene Τῑτᾶνες /tiː.'taː.nes/, kiuj regis dum la Ora Epoko.

Lagoj

Dum januaro de la jaro 2007, scientistoj anoncis, ke estas klaraj indikoj por lagoj de likva metano sur la surfaco de Titano. Estas neniu alia mondo, krom la Tero, kie oni jam malkovris stabilajn korpojn de likvo.

Kelkaj lagoj estas komplete nigraj, reflektante neniujn radarsignalojn.

Atmosfero

La atmosfero, el ĉirkaŭe 98,4 % da nitrogeno kaj 1,6 % da metano, enhavas organikajn kombinaĵojn kaj, laŭ la astrosciencistoj, similas la primitivan kemian kondiĉon de la Tero. Sed ol la Tero, la surfaca temperaturo estas multe pli malalta ĉe −179 °C. Atmosfera premo ĉe la surfaco estas 146,7 kPa, kiu estas pli ol ĉe la Tero.

Robotmisio

La 14an de januaro de la jaro 2005, la sondilo "Huygens" de la Eŭropa Spaca Agentejo, ESA, atingis la grundon de Titano, post 7 jarojn longa vojaĝo sur la kosmoŝipo "Cassini" /kas.'si.ni/ de la NASA, Usona Spaca Agentejo. La misio "Cassini-Huygens" startis en la jaro 1997. Dum Cassini orbitis ĉirkaŭ Titano kaj analizis la saturnan lunon el spaco, la robota laboratorio Huygens studis la konsiston de la atmosfero de Titano, registris fizikajn datenojn kaj sonojn, kaj fotis la titanan surfacon. Huygens estas la unua homara kosmoveturilo, kiu atingis la surfacon de luno aŭ planedo en la ekstera parto de la sunsistemo, transe de Marso.

Surfaco

Titano ne estas vulkane aktiva. Sur la surfaco troviĝas multaj dunoj en kelkaj dezertoj sub densaj nuboj.

Relative fama regiono de la titana surfaco estas "Xanadu" /'za.na.du/, multe lumreflektanta areo ĉe la antaŭa hemisfero. Ĝi nomiĝas pro la legenda somera palaco en la poemo Kubla Khan de la angla verkisto Samuel Taylor Coleridge.

La unuaj bildoj ŝajne montris mallongajn, stumpajn drenadajn kanalojn direktiĝantajn al "marbordo", kaj glaciajn blokojn disŝutitajn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto.

La astrosciencistoj esperas, ke la misio de Huygens povos plibonigi niajn sciojn pri la primitiva Tero, kie la vivo ekis.

Ebleco de vivo

Malgraŭ la malvarmo de Titano, kelkaj sciencistoj pensas, ke ia vivo povas loĝi tie. En 2010, D.F.Strobel, analizinte informojn el Cassini-Huygens, konkludis, ke molekuloj da hidrogeno fluadas malsupren trans la atmosfero al la surfaco, tie ili malaperas. Ebla kialo por la malapero estas, laŭ Strobel, ke la hidrogeno estas konsumata de vivaĵoj, kiuj produktas metanon el pli kompleksaj hidrokarbidoj.

Misia Bildaro

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.

Proponata Misio

La Titana Saturnsistema Misio (TSSM) estas kuna propono de la NASA kaj la ESA. Ĝi startus en la jaro 2020 kaj alvenus al la saturna sistemo en la jaro 2029. La 4-jara ĉefa misio inkluzivus de 2-jara saturna turismo, 2-monata titana aerospecimenkolekta fazo, kaj 20-monata titana orbita fazo. La propono havus varmaeran balonon por ĉirkaŭnavigi Titanon ĉe la latitudo de 20°N kaj la alteco de 10 kilometroj super la surfaco. Ebla alia aparataro estus laga esplorilo.

Literatura Mencio

Titano estas menciita kiel kolonio en la sciencfikcia romano Imperia Tero de la brita verkisto Arthur C. Clarke (1917–2008). Li ricevis la kavalirecon de la brita monarĥio en la jaro 1998.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

greke Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de la ESA (angle) greke Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de la NASA (angle) greke Bonaj bildoj de la misio (angle)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda