Prezidanto de Pollando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 52: Linio 52:
[[pt:Presidente da Polônia]]
[[pt:Presidente da Polônia]]
[[ru:Президент Польши]]
[[ru:Президент Польши]]
[[uk:Президенти Польщі]]

Kiel registrite je 16:18, 16 jun. 2010

Bronisław Komorowski
Prezidanto de Pollando (anstataŭanto)
Komenco de oficeco 10-a de aprilo 2010
Ĉefministro Donald Tusk
Antaŭulo Lech Kaczyński
Biografiaj datoj
Naskiĝo la  4-an de junio 1952(nun 1952-06-04)
Oborniki Śląskie
Nacieco polo
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
Standardo de Prezidento

Prezidento de Pola Respubliko estas, laŭ la Konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de Pola Armeo.

La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis Prezidentoj en ekzilo en Londono. En t.n. Popola Pollando (1944-1989) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran Prezidenton de Pola Popola Respubliko (Wojciech Jaruzelski). En 1990 Ryszard Kaczorowski, la lasta Prezidento en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita Prezidento de la 3-a Pola Respubliko.

Ekde la 23-a de decembro 2005 ĝis lia morto en 10-a de aprilo 2010 Lech Kaczyński estis Prezidento de Pollando. Nuntempe la funkcion de Prezidento plenumas estro de Sejmo Bronisław Komorowski.

Oficperiodo kaj metodo de voĉdono

La prezidenta palaco en Varsovio

Prezidenton elektas rekte la popolo por kvinjara oficperiodo. La sama persono povas esti denove elektita nur unufoje.

Dum la voĉdonado ĉiu elektanto voĉdonas por unu kandidato. Fariĝas prezidanton tiu kandidato, por kiu voĉdonis pli multe ol duono de voĉdonantaj elektantoj. Se neniu kandidato ricevis tian voĉplimulton, oni efektifigas ripetan voĉdonadon kun du kandidatoj ricevintaj plej multe de votoj.

Prezidenta ĵuro

Laŭ la 130-a artikolo de Konstitucio, la nove elektita Prezidento ekokupas la oficon post jena ĵuro ĉe la Nacia Konvento:

Ekokupante laŭ volo de la Nacio oficon de Prezidento de Pola Respubliko, mi solene ĵuras, ke mi estos fidela al Konstituciaj decidoj, mi malcedeme gardos dignon de la Nacio, sendependecon kaj sekurecon de la Ŝtato, kaj bono de la Patrujo kaj prospero de civitanoj estos por mi ĉiam la plej alta ordono.

Al la ĵuro oni povas aldoni dirante:

Tiel helpu min Dio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Oficiala paĝaro de prezidento de Pollando