Kmeroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Khmerfolket
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:


[[ar:خمير]]
[[ar:خمير]]
[[bg:Кхмери]]
[[cs:Khmerové]]
[[cs:Khmerové]]
[[de:Khmer (Volk)]]
[[de:Khmer (Volk)]]

Kiel registrite je 14:35, 19 jun. 2010

Tiu ĉi artikolo temas pri la ĥmera popolo; pri la popola lingvo vidu la artikolon pri la ĥmera lingvo.
merkato en Kamboĝo
antikva ĥmera arto en la muzeo Fondaĵo Insulo Hombroich en Neuss, Germanio

La ĥmeroj estas la ŝtata popolo de Kamboĝo kaj per pli ol 12 milionoj de enloĝantoj reprezentas 86 procentojn de la ŝtata enloĝantaro. Dum la pasintaj jarcentoj ili vivis ankaŭ sur la teritorio de la hodiaŭaj najbaraj ŝtatoj kiel Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio. Nuntempe ankoraŭ proksimume 3 milionioj da ĥmeroj vivas tie.

La popolanoj starigis rimarkindajn templojn kaj templourbojn kiel Angkor en la hodiaŭa Kamboĝo aŭ Prasaat Hin Khao-Phnom-Rung kaj Prasaat Hin Phimai en la hodiaŭa Tajlando.

La ĥmeroj proksime parencas kun montara popolo Mon, kies posteuloj vivas en Tajlando, kaj same kun pluraj naciaj malplimultoj en la sudo de Laoso, la nordoriento de Kamboĝo kaj centra Vjetnamo, kies lingvoj same tre similas al tiu de la ĥmeroj.

la landa nomo de Kamboĝo en la ĥmera lingvo

La popolo dum la longa historio de Kamboĝo travivis multajn ŝanĝiĝojn kun feliĉaj kaj koŝmaraj jaroj. En la moderna historio aparte menciindas la barbareco de la Ruĝaj Ĥmeroj, kiuj inter la jaroj 1975 kaj 1979 murdis pli ol 3 milionojn da ĥmeroj.

La ĥmeroj parolas la ĥmeran lingvon. La skribsistemo de tiu lingvo devenas de la silabaj skribosistemoj de la hinda subkontinento.

Retaj ligiloj

greke paĝoj de la senprofita "Ĥmera Instituto" greke arto kaj historio de la Ĥmeroj sur la germanlingva paĝaro "cosmopolis.ch"